Esperanto      По-русски StartoDokumentoj aldonitaj de uzantoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

Protokolo №2: pri dankesprimo al aktivuloj

Protokolo №2 de la Estrara decido

Dato: Moskvo, 31.08.2019

Voĉdonado: reta

Voĉdonis:

I. Gonĉarova, N. Gudskov, A. Lebedev, A. Mitin, S. Smetanina

Tagordo / temo:

Pridiskuto de la proponita kaj verkita de Irina Gonĉarova projekto de teksto, esprimanta en la nomo de REU dankon al kelkaj Esperanto-kolektivoj kaj aktivuloj pro ilia elstara laboro dum la agadperiodo julio 2017 — julio 2019.

Decidoj:

1) Aprobi la tekston de la dankesprimo.

2) Komisii al Nikolaj Gudskov publikigi la dankesprimon en «Bulteno de REU»; al Aleksandr Mitin — publikigi la dankesprimon en la VK-grupo «REU»; al Irina Gonĉarova — publikigi la dankesprimon en la VK-grupo «ReAgo»; al Aleksandr Lebedev — publikigi la dankesprimon en la paĝaro de REU.

3) Publikigi en REU-paĝaro la dosieron «Raportoj de regionaj reprezentantoj de REU pri la agadperiodo julio-2017 — julio-2019».

Rezultoj de la voĉdonado:

por: 5;

kontraŭ: 0;

sin detenis: 0.

Prezidanto de REU: A. Lebedev.

Vicprezidantoj de REU: S. Smetanina, N. Gudskov.

 

La teksto de la dankesprimo: http://reu.ru/informoj/eo/298


Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij