Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2019-09-06

Dankesprimo al Esperanto-aktivuloj

La Estraro de REU esprimas dankon pro elstara laboro por Esperanto al la sekvaj rusiaj aktivuloj kaj kluboj, menciitaj en la raportoj pri regiona agado, ricevitaj de la regionaj kunordigantoj de REU en la regionoj Fora Oriento, Norda Kaŭkazio, Nord-Oriento kaj Uralo:

1/ al Mikaelo Bronŝtejn (Nord-Okcidento) pro elstara literatura agado kaj klerigaj agadvojaĝoj kaj koncertoj enlande kaj eksterlande;

2/ al Tiĥvina Esperanto-Klubo (Nord-Okcidento) pro modela kaj konkorda kluba agado, originala maniero teame popularigi Esperanton dum urbaj intelektaj ludoj kaj organizado de la 4-a renkontiĝo «Tiĥvinaj Esperanto-Metiejoj»;

3/ al Aleksandr Korĵenkov kaj Halina Gorecka (Nord-Okcidento) pro verkado kaj eldono de novaj libroj («Nia diligenta kolegaro: Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj» kaj «Baza literatura krestomatio»), laboro pri interretaj eldonaĵoj «La Balta Ondo» kaj «La Ondo de Esperanto» kaj podkasto «La Radio Esperanto»;

4/ al Boris Kondratjev kaj Aleksandr Osokin (Nord-Okcidento) pro laboro super Esperanto-Rusa kaj Rusa-Esperanta reta vortaro;

5/ al Kirill Noviĉenko (Nord-Okcidento) pro reprezento de Rusio en TEJO, internacia Esperanto-aktivado kaj kunordigo de tradukteamo en VK;

6/ al Georgij Kevorkjanc (Nord-Okcidento) pro konstantaj kontribuoj al Esperanto-Vikipedio, famigantaj Rusion kaj rusian Esperanto-movadon;

7/ al Vjaĉeslav Ivanov (Nord-Okcidento) pro okazigo de la 12-a Lingva Festivalo kun prezentadoj de Esperanto;

8/ al Raja Kudrjavceva (Uralo) pro iniciato kaj gvidado de la tutlanda projekto «Decembra poezia marŝo de esperantistoj» kaj pro okazigo de Lingvaj Trejnadoj kaj organizado de aktivigaj projektoj en la dissendolisto de sia regiono;

9/ al Vladimir Opletajev (Uralo) pro verko kaj eldono de la legolibro «Postkursa legaĵo» kaj aŭtora kurso de Esperanto «Facetoj» kaj pro okazigo de Lingvaj Trejnadoj kaj organizado de aktivigaj projektoj en la dissendolisto de sia regiono;

10/ al Lidia Jerofejeva (Uralo) pro rekunigo de Esperanto-klubo «Renaskiĝo» en Niĵnij Tagil;

11/ al Pavel Veselov (Uralo) pro la regiona paĝaro «Ural-Siberia esperantista movado», gvido de Ural-Siberia esperantista dissendolisto kaj pro la plej detala kaj informplena raporto pri regiona agado dum julio 2017 – julio 2019;

12/ al uralaj esperantistoj pro la plej aktiva partopreno en la internacia lega projekto «Esperanto-sumoo»;

13/ al Jevgenij Bojĉin (Fora Oriento) pro la plej aktiva laboro por popularigo de Esperanto per prelegoj kaj ekspozicioj;

14/ al Abduraĥman Junusov (Norda Kaŭkazio) pro stabila laboro pri popularigo kaj instruado de Esperanto en la regiono;

15/ al Alan Bigulov (Norda Kaŭkazio) pro popularigo de Esperanto-lernado kaj la lingvo Esperanto en amaskomunikiloj;

16/ al ĉiuj esperantistaj kolektivoj (Centro, Nord-Okcidento, Siberio, Uralo, Volgio), organizintaj akcepton de la franca esperantistino Françoise Noireau dum ŝia turneo tra Rusio;

17/ al ĉiuj rusiaj esperantistoj, kontribuintaj al la tutlanda projekto «Decembra poezia marŝo de esperantistoj»;

18/ al Jevgenij Bojĉin (Fora Oriento), Abduraĥman Junusov (Norda Kaŭkazio), Andrej Rjazancev (Nord-Okcidento) kaj Pavel Veselov (Uralo) pro senditaj raportoj, surbaze de kiuj estis farita tiu ĉi danklisto; al ĉiuj ruslandaj Esperanto-aktivuloj, raportintaj pri sia agado al la 30-a REU-Konferenco, okazinta la 17–18-an de julio en Tiĥvin.


REU-Estraro     31.08.2019



Publikigite de Aleksandr Lebedev



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij