Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2016-06-12

KET-2016. Aperis nova (somera) informletero!

Por ĉiuj dezirantaj viziti KET-2016: aperis nova informletero. Krimeanoj informas:

1) Studenta manĝejo ne laboros julie. Anstataŭ ĝi eblos mendi malmultekostajn manĝojn de privataj kuiristoj, kiuj liveros ilin al la komunloĝejo por ni. Maten- kaj vespermanĝo kostas 150 rub., tagmanĝo 200 rub.

2) Se vi alflugos Simferopolon, vi povos uzi trolebuson aŭ buson ĝis Jalto apud la flughaveno.

Trolebuso 55De la flughaveno: 
7:29 8:49 10:09 11:29 12:49 14:09 15:29 16:49 18:09 20:09.

La bileto ĝis Jalto kostas 129 rub.

Eblas ankaŭ veturi ĝis busa haltejo ĉe fervoja stacidomo kaj de tie veturi 2,5 horojn per trolebuso 52 aŭ 2 horojn per buso. Trolebusoj kaj busoj de tie veturas tre ofte. 

3) Se vi veturos al Jalto per unueca bileto trajne-buse, vi ne bezonos ies helpon, ĉar je ĉiu ŝanĝo de veturilo oni renkontos vin kaj akompanos. 

4) Elbusiĝu (eltrolebusiĝu) ĉe haltejo Massandra. De tie promenu piede ĉ. 15 minutojn ĝis la komunloĝejo aŭ transiru subtere al alia flanko de ŝoseo kaj iru iomete direkten al Jalto ĝis haltejo, de kiu veturu per buso 100 aŭ buseto 3 ĝis vendejo «Соседи» (“Sosedi”). La komunloĝejo apudas, adreso Staĥanovskaja, 13. 


Se la buso estos tre granda, ĝi ne haltos ĉe Massandra, sed liveros vin al Jalta aŭtostacio. De tie uzu buseton 3 aŭ buson 100. 


+79787406663 (Jefim Zajdman) jefim_z@mail.ru

Pli detale: reu.ru/kalendaro/informletero/KET



Publikigite de Aleksandr Mitin



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij