Esperanto      По-русски StartoPri REU
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Pri Rusia Esperantista Unio

Anatolo Radaev kaj E-flagoRusia Esperantista Unio (REU) estas libervola organizo, kiu celas helpi al aktivaj esperantistoj plivigligi kaj, laŭeble, kunordigi, per- kaj poresperantan agadon en Rusio. La ĉefajn organizprincipojn de REU priskribas ĝia Statuto kaj Ĝenerala regularo.

Membroj de REU povas fariĝi jamaj esperantistoj (eĉ se komencantaj), ĉar la ĉefa laborlingvo de la asocio estas Esperanto. Ne nur rusiaj, sed ankaŭ alilandaj esperantistoj povas fariĝi (kaj ofte fariĝas!) membroj de REU, se volas iel subteni esperantistan vivon en la lando.

REU estis fondita dum Rusia Esperantista Kongreso en Kolomna (decembro 1991), sed ĝi estas spirita kaj jura heredanto de la ekzistintaj antaŭe en Sovetunio esperantistaj organizoj — Sovetlanda/Sovetrespublikara Esperantista Unio (1921–1938, 1989–1991).

La ĉefaj agadoj

REU eldonas librojn en kaj pri la lingvo Esperanto, kompakt-diskojn, varbilojn kaj ceterajn necesajn por ĝia funkciado materialojn, kiujn disponigas al siaj membroj, kaj la revuon REGo (Rusia esperantista gazeto). Krome, REU organizas (mem, aŭ kunlabore kun aliaj esperantistaj organizoj) Rusiajn Esperantistajn Kongresojn (REKojn), somerajn aranĝojn, la plej gravaj el kiuj estas Rusiaj Esperanto–Tagoj (REToj), festivalojn, el kiuj plej gravas Esperanto — Lingvo Arta (EoLA), kaj aliajn renkontiĝojn, kaj penas alimaniere servi al spertaj kaj komencantaj esperantistoj en plialtigo de sia lingva kaj kultura nivelo, propagando de Esperanto, disvolvo de Esperanto-kulturo.


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij