Esperanto      По-русски StartoDokumentoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Dokumentoj

Estas montrataj publikaj dokumentoj. Por vidi internajn dokumentojn, necesas ensaluti.

AKCEPTITA
de la 10-a Kongreso de SEU-REU
la 28-an de decembro 1991

La nova versio de la Statuto
AKCEPTITA
de la Konferenco de REU
la 8-an de oktobro 1995,
Tjumeno

La amendoj en la Statuto de la socia organizaĵo
«Rusia Esperantista Unio» estas registritaj en la Ministerio de Justico
de Rusia Federacio la 16-an de januaro 1997.
Registra atesto № 1512.

 

STATUTO
DE LA SOCIA ORGANIZAĴO
«RUSIA ESPERANTISTA UNIO»

1. Celoj, taskoj kaj agadprincipoj de REU

1.1.  La socia organizaĵo “Rusia Esperantista Unio” (REU) estas tutrusia socia unuiĝo, aganta sur la teritorio de plimulto de la subjektoj de Rusia Federacio. REU estas formo de kunlaboro por siaj membroj — adeptoj de la internacia lingvo Esperanto.

1.2.  Celoj de REU estas:

1.3.  Konforme al la celoj REU starigas antaŭ si jenajn taskojn:

1.4.  Por efektivigi la statutajn celojn REU rajtas:

1.5.  REU devas:

1.6.  En sia agado REU baziĝas sur la principoj de demokratio, internaciismo, respekto de tuthomaraj kaj ekologiaj valoroj kaj homaj rajtoj, libervoleco, egalrajteco, memregado kaj publikeco. REU estas politike neŭtrala unuiĝo.

1.7.  REU agnoskas memstarecon de esperantistaj unuiĝoj ĉu en, ĉu ekster sia konsisto kaj strebas al konstruiva kunlaboro kun ili.

1.8.  La laborlingvo de REU estas la internacia lingvo Esperanto. En necesaj okazoj povas esti uzataj aliaj lingvoj.

1.9.  La tuta agado de REU estas efektivigata enkadre de la statutaj celoj kaj taskoj konforme al la aktuala leĝaro.

2. Membreco en REU

2.1.  Membroj de REU povas esti fizikaj personoj kaj juraj personoj — sociaj unuiĝoj.

2.2.  Membroj de REU povas esti fizikaj personoj — atingintaj la 18-jaran aĝon civitanoj de Rusia Federacio aŭ alia stato kaj personoj sen civitaneco, posedantaj, lernantaj aŭ subtenantaj la lingvon Esperanto kaj agnoskantaj ĉi tiun Statuton. Aliĝon de fizikaj personoj al REU efektivigas la Estraro de REU au regiona organizaĵo surbaze de persona peticio.

2.3.  Membroj de REU povas esti juraj personoj — ajnaj esperantistaj sociaj unuiĝoj, registritaj laŭ la ordo fiksita de la Leĝo. Aliĝon de juraj personoj — sociaj unuiĝoj al REU efektivigas la Estraro surbaze de skriba peticio de la gvidantaro de la jura persono — socia unuiĝo.

2.4.  Esperantistoj estas liberaj elekti formon de aparteno al REU: ili povas aliĝi al REU, turnante sin ĉu al regiona organizaĵo, ĉu senpere al la Estraro de REU.

2.5.  Membroj de REU rajtas:

2.6.  Membroj de REU devas:

2.7.  Membreco en REU povas esti ĉesigita surbaze de: por la fizikaj personoj — persona peticio, por la juraj personoj — sociaj unuiĝoj — skriba peticio de la gvidantaro. Membro de REU povas esti eligita el la organizaĵo pro nepagado de la membrokotizoj aŭ alia grava malobservo de la Statuto de REU. Decidon pri la eligo akceptas la Estraro. Kontraŭ la decido pri la eligo oni povas apelacii al la plej proksima Konferenco de REU.

3. Organiza strukturo de REU

3.1. Al la konsisto de REU apartenas regionaj organizaĵoj, kies membroj efektivigas la celojn kaj taskojn, formulitajn en ĉi tiu Statuto. Regiona organizaĵo funkcias surbaze de ĉi tiu Statuto, kaj krome povas funkcii surbaze de sia Statuto, kiu ne kontraŭas la postulojn de ĉi tiu Statuto kaj fiksas kompetentecon, periodojn de funkciado kaj ordon de formado de la gvidorganoj de la organizaĵo.

3.2.  Regiona organizaĵo de REU, kiu ne estas jura persono, observas jenajn postulojn:

3.3.  Gvidorganoj de REU estas la Konferenco kaj la Estraro de REU. Kontrol-revizia organo de REU estas la Kontrol-revizia Komisiono.

3.4.  La Konferenco estas la supera gvidorgano de REU. Ĝi estas kunvokata de la Estraro ne malpli ofte ol unu fojon en du jaroj. Ĉe neceso laŭ decido de la Estraro aŭ laŭ postulo de ne malpli ol 20% de la membroj de REU povas esti kunvokita ekstervica Konferenco.

3.5.  Delegitoj de la Konferenco de REU kun rajto de decida voĉo rajtas esti ĉiuj membroj de REU — fizikaj personoj kaj reprezentantoj de la juraj personoj — sociaj unuiĝoj, elektataj laŭ reprezentnormoj, fiksataj de la Estraro de REU. La Konferenco estas kvoruma, se ĝin ĉeestas pli ol duono de la elektitaj kaj anoncitaj delegitoj.

3.6.  Al la ekskluzivaj funkcioj de la Konferenco apartenas:

Al la ceteraj funkcioj de la Konferenco apartenas:

3.7.  Decidoj de la Konferenco estas akceptataj per simpla plimulto de la ĉeestantaj delegitoj, se ĉi tiu Statuto ne fiksas alian kondiĉon. Ĉe neceso la Konferenco povas transdoni al la Estraro parton de siaj funkcioj (krom la ekskluzivaj).

3.8.  La funkcioj de ĉiuj elektitaj organoj de REU validas ĝis la sekva Konferenco de REU, t. e. por ne pli ol dujara periodo.

3.9.  Ĉe neceso dum la periodo inter la Konferencoj de REU, laŭ decido de la Estraro aŭ laŭ propono de ne malpli ol 20% de la membroj de REU, estas okazigata skriba voĉdonado (referendumo), laŭ la Regularo pri ĝi, akceptata de la Konferenco de REU. Skriba voĉdonado ne estas okazigebla pri demandoj, apartenantaj al la ekskluzivaj funkcioj de la Konferenco.

3.10.  La Estraro de REU estas elektata por ne pli ol dujara periodo fare de la Konferenco de REU kaj raportas al ĝi. La Estraro estas kunvokata laŭbezone, sed ne malpli ofte ol unu fojon en jaro. Kvorumo kaj decid-akcepta ordo de la Estraro estas difinataj de ties Reglamento, konfirmata de la Konferenco de REU.

3.11.  Al la funkcioj de la Estraro apartenas:

3.12.  Decidoj de la Estraro, krom tiuj pri la amplekso kaj tempolimoj por pago de membrokotizoj kaj pri reprezentnormoj por la Konferenco de REU, ne estas devigaj por la membroj de REU kaj havas rekomendan karakteron.

3.13.  La Estraro estas gvidata de la Prezidanto de REU, kiu organizas la laboron de la Estraro, respondecas pri la havaĵo kaj reprezentas REU jure. Okaze de neceso liajn funkciojn plenumas la Vicprezidanto, elektata de la Konferenco kaj membranta en la Estraro.

3.14.  La Kontrol-revizia Komisiono de REU estas elektata de la Konferenco por ne pli ol dujara periodo. La Kontrol-revizia Komisiono raportas nur al la Konferenco. Ĝi kontrolas ĉiujn agadsferojn de REU, la staton kaj registradon de monrimedoj kaj materialaj valoroj, ĝustan plenumon de decidoj de la Konferenco kaj la Estraro, laboron pri leteroj kaj proponoj laŭ demandoj, apartenantaj al la kompetenteco de REU.

4. Havaĵo de REU

4.1.  REU povas havi kiel propraĵon: terparcelojn, domojn, konstruaĵojn, loĝfonduson, transporton, instalaĵojn, laborilojn, havaĵon de kultur-kleriga kaj saniga destino, monrimedojn, akciojn, aliajn valorpaperojn kaj ceteran havaĵon, necesan por materiala garantio de la agado de REU, difinita en ĉi tiu Ststuto.

4.2.  Al la propraĵo de REU povas aparteni institucioj, eldonejoj, amasinformiloj, kreataj kaj akirataj per la rimedoj de REU konforme al ties statutaj celoj.

4.3.  La havaĵo de REU estas formata surbaze de:

La proprietulo de la havaĵo, formita el la enspezoj, antaŭviditaj de ĉi tiu Statuto, estas REU kiel tuto. La regionaj organizaĵoj, funkciantaj surbaze de ĉi tiu Statuto, rajtas operative administri la havaĵon, disponigitan al ili laŭ decido de la Estraro de REU. Profitoj de entreprena agado de REU ne povas esti redistribuataj inter membroj de REU kaj estas uzataj nur por atingo de la statutaj celoj.

4.4.  REU deponas la monrimedojn en bankaj kontoj, malfermataj laŭ decido de la Estraro.

4.5.  REU rajtas uzi bankan krediton. REU povas fari pagatajn servojn al la loĝantaro kaj organizaĵoj pere de kreataj mastrumaj organizaĵoj, havantaj la rajtojn de jura persono.

4.6.  En la elspezoplanon de REU povas esti enigataj:

5. Jura stato de REU

5.1.  La socia organizaĵo “Rusia Esperantista Unio” estas jura persono ekde la ŝtata registriĝo. Ĝi ĝuas ĉiujn rajtojn de jura persono, antaŭviditajn de la leĝaro. Speciale, REU rajtas malfermi bankajn kontojn, krei mastrumajn asociojn, societojn kaj aliajn mastrumajn organizaĵojn, subskribi kontraktojn kaj fari negocojn (inkluzive internaciajn) ks.

5.2.  REU ne respondecas pri sindevigoj de siaj membroj, same kiel ĝiaj membroj ne respondecas pri sindevigoj de REU.

5.3.  La restadloko de la Estraro de REU estas la urbo Moskvo.

5.4.  REU havas sian leterformularon, angulan stampon kaj rondan sigelon kun sia nomo en du lingvoj (la rusa kaj Esperanto) kaj emblemo (kvinpinta stelo kun la litero “E” meze).

5.5.  En REU estas uzata la internacia simbolaro de Esperanto: la verda kvinpinta stelo, la verda flago kun verda kvinpinta stelo sur blanka kvadrato en la maldekstra supra angulo. REU povas ankaŭ havi propran simbolaron, konfirmatan de la Konferenco. La simbolaro de REU estas ŝtate registrenda laŭ la ordo, fiksita de la leĝaro de Rusia Federacio.

5.6.  Reogranizo de REU estas efektivigata laŭ decido de la Konferenco per plimulto de voĉoj ne malpli ol 2/3 de la ĉeestantaj delegitoj. La havaĵo de REU transiras post ties reorganizo al la novaj juraj personoj laŭ la ordo, antaŭvidita de la Civila Kodo de Rusia Federacio.

5.7.  Malfondo de REU estas efektivigata:

La havaĵo, restinta rezulte de la malfondo de REU, post kontentigo de pretendoj de la kreditoroj estas direktata por la celoj, antaŭviditaj de la Statuto de REU. Decidon pri uzo de la restinta havaĵo la malfonda komisiono publikigas en gazetaro. La decido pri la malfondo de REU estas komunikata al la Ministerio de Justico de Rusia Federacio por eligi REU el la unueca ŝtata registrolisto de juraj personoj.

5.8.  REU konservas dokumentaron pri la persona (etata) konsisto kaj okaze de malfondo transdonas ĝin al la ŝtata arkivo laŭ  la establita ordo.

5.9.  Ĉi tiu Statuto estas amendata de la Konferenco de REU per plimulto de voĉoj ne malpli ol 2/3 de la ĉeestantaj delegitoj, aŭ  per skriba voĉdonado.

supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij