Esperanto      По-русски StartoDokumentoj aldonitaj de uzantoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

Regularo pri Esperantisto de la jaro laŭ la versio de REU

Regularo pri Esperantisto de la jaro laŭ la versio de REU

(Akceptita de la Estraro la 8-an de decembro 2019)

1.      La proklamo de la Esperantisto de la jaro (laŭ la versio de Rusia Esperantista Unio) celas:

-          honori personon, kiu faris la plej elstaran kontribuon por la rusia Esperanto-movado ene de unu jaro;

-          publike aprobi agadon kaj meritojn de tiu ĉi persono;

-          instigi aliajn esperantistojn al plia aktivado per atentigo de ili pri la brila ekzemplo de la honorata persono.

2.      «La jaro» signifas kalendaran jaron, kiu komenciĝas la 1-an de januaro kaj finiĝas la 31-an de decembro.

3.      La Esperantiston de la jaro (laŭ la versio de REU) proklamas la Estraro de REU en decembro aŭ en januaro, konsiderante la rezultojn de la finiĝanta aŭ ĵus finiĝinta jaro.

4.      Kandidatojn nomumas membroj de la Estraro surbaze de siaj impresoj pri iliaj atingoj aŭ/kaj atentante opiniojn de la rusia esperantistaro. Proponante kandidaton, dezirindas koncize formuli liajn/ŝiajn meritojn, speciale por la rusia Esperanto-movado, speciale dum la koncerna jaro.

5.      Kandidatoj povas esti ajnaj esperantistoj sendepende de loĝloko, civitaneco, nacieco, aĝo, lingvonivelo, agantaj sur teritorio de Rusia Federacio aŭ por progresigo de Rusia Esperanto-movado. Kutime kandidatoj estas apartaj personoj. Esceptokaze povas esti konsiderata kiel kandidato ankaŭ grupo el ne pli ol tri personoj. Funkciantaj estraranoj de REU ne povas esti kandidatoj.

6.      La Esperantisto de la jaro (laŭ la versio de REU) estas elektata de la estraranoj el la nomumitaj kandidatoj per relativa plimulto de la voĉoj. Se rezulte de la nomumado estas nur unu kandidato, la estraranoj voĉdonas pri tiu kandidato.

7.      La Esperantisto de la jaro (laŭ la versio de REU) ricevas honorfolion kaj valoran premion en formo, elektita laŭ interkonsento de la premiato kaj la Estraro.

8.      La Esperantisto de la jaro (laŭ la versio de REU) povas esti ne proklamita, se entute neniu persono estos kandidatigita de la membroj de la Estraro.

 



Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij