Esperanto      По-русски StartoDokumentoj aldonitaj de uzantoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

Raporto de la komisiito pri regiona agado por RRK-29

RAPORTO de Vladimir MININ al la 29-a Raport-Reelekta Konferenco de REU.

En la 28-a Konferenco mi estis elektita kiel la REU-komisiito pri la regiona agado. En oktobro de la jaro 2016 mi estis elektita kiel la REU-komisiito pri la REU-rilatoj kun KAEM (Komisiono pri Azia E-Movado). En la REU-komisiono pri la regiona agado laboras ankaŭ Katerina Arbekova el Novosibirsk. 

Mi disponigis nian dissendoliston esperanto-rus@yahoogroups.com por ambaŭ komisionoj por evoluigi niajn agadojn kaj pridiskuti ĉiujn rilataj temojn. En la dissendolisto estas 116 membroj. 

Estas organizitaj: RA-10 (flosado laŭ rivero Mana, E-programoj en Ĥakasio kaj Krasnojarsko en 2015), RA-11 (E-programo en Kazan' en 2016), RA-12 (E-programo en Respubliko Altajo en 2017), Novojarsko-2016 en Krasnojarsko, Novojarsko-2017 en Novosibirsko, Novojarsko-2018 en Tomsk (preparata). Mi instigis ankaŭ organizadon de TILE en Soĉi en oktobro-novembro de 2015 kaj en oktobro-novembro de 2016, kvankam la prezidanto de la loka klubo Vladimir Bespalov ne estis formala membro de niaj komisionoj, sed li aktive kunlaboris.

En oktobro de 2016 mi aliĝis al la dissendolisto de KAEM kaj informadis tiun organizon pri la E-agado en la azia parto de Rusio kaj instigadis tiun organizon kunlabori kun REU. Ktp. 

REU-komisiito pri la regiona agado kaj pri la kunlaboro kun KAEM,

    Vladimir MININ


Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij