Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti
Iniciantoj de la agadgrupo ĉe UEA "Landaro briksa" estas Renato Corsetti kaj Brazila E-Ligo. Lau decido de la estraro mi estas komisiita en 01.11.2014 respondeci en tiu agadgrupo kiel reprezentanto de REU. Celoj de tiu grupo estas atentigo de la estraroj de BRIKS kaj aliaj instancoj kaj asocioj, kiuj estas engaĝitaj en agado de BRIKS, pri Esperanto por stimuli plian instruadon kaj aplikadon en la koncerna grupo de landoj.
1. Estis kolektitaj kunagantoj en tiu ĉi direkto kaj kreita dissendagrupo brics@reu.ru
Nun en nia laborgrupo estas:
Белов
Станислав, Зайдман Ефим, Коссей Иван, Максимус Далиант, Сегуру Валентин,
Терехин Дмитрий, Шиляева Ольга
2. Estis farita ruslingva flugfolio de la grupo
3. En januaro 2015 estis farita letero al la estro de la Kultura Centro de BRIKS-landoj S. Ŝuvanov
4. En februaro 2015 estis farita letero al Putin kaj Medvedev
5. En februaro 2015 estis farita letero al la prezidanto de redakcia konsilio BRICS Business Magazine R.K. Vardanjan
6. Apartaj membroj de la laborgrupo persone sendis leterojn al Mironov, Jarovaja, Glazjev
7. Dum UK en Lillo okazos kunveno de la agadgrupo de BRIKS-landoj, en kiu nia laborgrupo partoprenos. Mi volas proponi fari en Rusio kunvenon de reprezentantoj de Landaj Asocioj enBRIKS-landaro enkadre de iu koncerna kunveno neesperantista.
8. Mi proponas, ke la ekzistanta laborgrupo eniru en novkreata Komisiono pri eksteraj rilatoj kun neesperantistaj organizaĵoj, kiel sekcio.
M.Ĉertilov