Esperanto      По-русски StartoDokumentoj aldonitaj de uzantoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Atentindaj paĝoj

Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2024

Pagmanieroj

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retejo de UEA

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

Protokolo №6: pri dankesprimo al kontribuintoj al la projekto «Unu leciono pri Esperanto por lernantoj»

Protokolo №6 de la Estrara decido

Dato: Moskvo, 08.11.2019

Voĉdonado: reta

Voĉdonis:

A. Lebedev, S. Smetanina, N. Gudskov, I. Gonĉarova, A. Mitin.

Tagordo / temo:

Dankesprimo al kontribuintoj al la projekto «Unu leciono pri Esperanto por lernantoj».

Decidoj:

1) Pro popularigo de Esperanto enkadre de la projekto «Unu leciono pri Esperanto por lernantoj», septembro–oktobro 2019, danki kaj enmanigi dankfoliojn al:

- Ikar Akimenko (Siberio, u. Barnaul) pro prezento de Esperanto en Altaja ŝtata memor-muzeo de G. S. Titov;

- Aleksandr Blinov (Volgio, u. Ĉeboksaro) pro okazigo de du prelegoj en Ĉuvaŝa ŝtata pedagogia universitato I. J. Jakovlev por studentoj de filologia fakultato;

- Matvej Blinov (Volgio, u. Ĉeboksaro) pro prezento de Esperanto al lernantoj de la gimnazio №5;

- Eŭgeno Bojĉin (Fora Oriento, u. Ĥabarovsko) pro prezento de Esperanto al studentoj en la Fororienta ŝtata scienca biblioteko;

- Artemij Ĉirkovskij (Nord-Okcidento, u. Sankt-Peterburgo) pro prezento de Esperanto al studentoj de ITMO;

- Dmitrij Ĵuravljov (Sudo, Volgogrado, MEA MASI) pro prezento de Esperanto al lernantoj de la gimnazio №14 kaj al gejunuloj en la regiona biblioteko «Gorjkij»;

- Irina Gonĉarova (Centro, Moskvo, MEA MASI) pro prezento de Esperanto al lernejanoj de fakultativo pri lingvistiko ĉe RGGU;

Jelena Kuznecova (Volgio, Samaro) pro prezento de Esperanto al lernantoj de la lernejo №91;

- Viktor Lagutin (Fora Oriento, u. Ĥabarovsko) pro prezento de Esperanto al studentoj en la Fororienta ŝtata scienca biblioteko;

- Roman Ralko (Centro, Moskvo, MEA MASI) pro prezento de Esperanto al lernantoj de la lernejo №444;

- Ivan Sarkisov (Centro, Moskvo, MEA MASI) pro prezento de Esperanto al lernantoj de la lernejo «Intelektulo»;

- Dmitrij Timin (Volgio, u. Ĉeboksaro) pro okazigo de 14 prezentaĵoj en 4 lernejoj al 315 lernejanoj.

2) Pro elstara kontribuo al la projekto premii Dmitrij Timin per la libro de M. Bronŝtejn «Mi stelojn jungis al revado».

3) Konsideri la pilotan fazon de la tutlanda ILEI/REU-projekto «Unu leciono pri Esperanto por lernantoj» sukcesa.

Rezultoj de la voĉdonado:

por: 5;

kontraŭ: 0;

sin detenis: 0.

Prezidanto de REU: A. Lebedev.

Vicprezidantoj de REU: S. Smetanina, N. Gudskov.


Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij