Esperanto      По-русски StartoDokumentoj aldonitaj de uzantoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Atentindaj paĝoj

Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2024

Pagmanieroj

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retejo de UEA

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

Protokolo №7: pri kunvoko de la 32-a Konferenco de REU

Protokolo №7 de la Estrara decido

Dato: 21.03.2023

Maniero: rete per Vacapo.

Voĉdonis: A. Lebedev, S. Smetanina, N. Gudskov, I. Gonĉarova, A. Mitin, A. Junusov.

Temo:
Kunvoko de la 32-a Konferenco de REU.

Decido:
1. Kunvoki la 32-an Konferencon de Rusia Esperantista Unio la 19-an – 20-an de aŭgusto 2023 enkadre de Rusiaj Esperanto-Tagoj — 2023 (urbo Kazano).
2. Ebligi partoprenon en la Konferenco per interreto por personoj, kiuj fizike ne alvenos.
3. Difini provizoran temaron de la Konferenco:
    - Raporto de la Estraro.
    - Raporto de Kontrol-revizia komisiono.
    - Pritakso de la laboro de la Estraro kaj KRK.
    - Raportoj de regionaj aktivuloj kaj kluboj.
    - Interrilatoj de REU kun Esperanto-organizaĵoj en la mondo.
    - Eksteraj rilatoj.
    - Akcepto de nova Statuto, konforma al la aktuala leĝaro.
    - Aktualigo de informo pri REU en la ŝtata registro: jura adreso, OKVED-kodo.
    - Aktualigo de internaj dokumentoj de REU, se tio necesos por konformigi ilin al la nova Statuto.
    - Elekto de gvidorganoj kaj komisiitoj de REU por nova oficperiodo.
    - Agadprogramo por nova oficperiodo.
    - Estontaj aranĝoj.
    - Diversaĵoj.
4. Alvoki al la membraro sendi proponojn por kompletigi la temaron de la Konferenco.
5. Alvoki al partopreno en la Konferenco. Disvastigi la informon en informkanaloj de REU: la revuo, la paĝaro, dissendolisto, sociretaj grupoj. Ĝis la 1-a de junio kolekti de regionoj informon pri kvanto de personoj, kiun regionoj direktos al la Konferenco.
6. Komence de junio akcepti decidon, kiu enhavu a) difinitajn kvantojn de delegitoj de regionoj por la Konferenco; b) kompletigitan temaron.
7. Aranĝi preparon de projekto de nova Statuto kaj pridiskutadon de ĝi anticipe en tempo antaŭ la Konferenco.

Rezultoj de la voĉdonado:
por: 5;
kontraŭ: 0;
sin detenis: 1.

Prezidanto de REU: A. Lebedev.


Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij