Esperanto      По-русски StartoDokumentoj aldonitaj de uzantoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

Protokolo №15: pri okazigo de Rusiaj Esperanto-Tagoj — 2021 kaj kunvoko de la 31-a Konferenco de REU

Protokolo №15 de la Estrara decido
Dato: Moskvo, 07.05.2021
Voĉdonado: reta
Voĉdonis:
A. Lebedev, S. Smetanina, N. Gudskov, I. Gonĉarova, A. Mitin.
Tagordo / temo:
Pri okazigo de Rusiaj Esperanto-Tagoj — 2021 kaj kunvoko de la 31-a Konferenco de REU.
Estis traktita propono de Abduraĥman Junusov okazigi tutrusian Esperanto-aranĝon somere 2021 en Dagestano. Estis pridiskutitaj diversaj variantoj de datoj de la aranĝo kaj okazigo de REU-konferenco enkadre de ĝi.
Decidoj
I. Pri RET
      1. Okazigi tutlandan Esperanto-aranĝon «Rusiaj Esperanto-Tagoj — 2021» apud urbo Maĥaĉkala (Dagestano) ekde la 15-a ĝis la 22-a de aŭgusto 2021.
      2. Komisii al Abduraĥman Junusov formi kaj gvidi la Organizan grupon de la aranĝo.
      Rezultoj de la voĉdonado:
      por: 5;
      kontraŭ: 0;
      sin detenis: 0.
II. Pri la Konferenco
      1. Konforme al la artikolo 3.4. de la Statuto de Rusia Esperantista Unio kaj la artikolo 3.1. de la Ĝenerala Regularo de Rusia Esperantista Unio kunvoki la 31-an Konferencon de REU la 21-an – 22-an de aŭgusto 2021.
      2. Okazigi la Konferencon kadre de RET-2021 apud Maĥaĉkala.
      3. Ebligi distancan partoprenon en la Konferenco per interreto por personoj, kiuj ne venos al RET-2021.
      4. Formi la Organizan grupon de la Konferenco el la membroj de la nuna Estraro de REU: A. Lebedev, S. Smetanina, N. Gudskov, I. Gonĉarova, A. Mitin. Ĉe bezono la Organiza grupo povas engaĝi aliajn helpantojn.
      Rezultoj de la voĉdonado:
      por: 4;
      kontraŭ: 0;
      sin detenis: 1.
 
Prezidanto de REU: A. Lebedev.
Vicprezidantoj de REU: S. Smetanina, N. Gudskov.
 


Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij