Esperanto      По-русски StartoDokumentoj aldonitaj de uzantoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

Protokolo №11: pri Eminenta Esperanto-instruisto de Rusio en la lernojaro 2019–2020

Protokolo №11 de la Estrara decido
Dato: Moskvo, 07.06.2020.
Voĉdonado: reta.
Voĉdonis: A. Lebedev, S. Smetanina, N. Gudskov, I. Gonĉarova, A. Mitin.
Tagordo / temo:
Pri proklamo de «Eminenta Esperanto-instruisto de Rusio en la lernojaro 2019–2020».
Decidoj:
Konsiderante grandajn meritojn kaj atingojn de sinjoro Vladimir Opletajev en la instru-metodika laboro dum la pasinta lernojaro, inkluzive:
    - kreon kaj gvidadon de la korespondaj kursoj de Esperanto «Facetoj» kaj «Pri la uzado de la artikolo „La“»,
    - modelan gvidadon de la reta grupo «Эсперанто в Сургуте. Esperanto en Surguto», interalie serion de publikaĵoj pri leksikaj temoj kadre de la longdaŭra projekto «Ni lernas Esperanton. Esperanto en bildoj»,
    - preparon de PDF-albumo «25 bildoj de rusaj pentristoj» kun akompanaj klerigaj tekstoj en Esperanto,
    - lanĉon kaj gvidon de la reta aktivaĵo «Semajno de Internacia amikeco — 2020. Amikeco trans limoj»,
    - diversajn instru-temajn kaj klerigajn publikaĵojn en la revuo «Ponto»,
proklami Vladimir Opletajev «Eminenta Esperanto-instruisto de Rusio en la lernojaro 2019–2020».
Rezultoj de la voĉdonado:
por: 5;
kontraŭ: 0;
sin detenis: 0.
 
Prezidanto de REU: A. Lebedev.
Vicprezidantoj de REU: S. Smetanina, N. Gudskov.


Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij