Esperanto      По-русски StartoDokumentoj aldonitaj de uzantoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

Protokolo №1: pri la unua Estrara kunveno

Protokolo №1 de la Estrara kunveno
Loko/dato: setlejo Carina Lago (Tiĥvina distrikto), 18.07.2019.
Ĉeestis estraranoj:
Aleksandr Lebedev (Dolgoprudnij) — prezidanto, Svetlana Smetanina (Moskvo) — la unua vicprezidanto, Nikolaj Gudskov (Moskvo) — la dua vicprezidanto, Irina Gonĉarova (Odincovo). Distance per skajpo partoprenis Aleksandr Mitin (Niĵnij Novgorod).
Temo:
Disdivido de taskoj kaj laborkampoj/labordirektoj inter la membroj de la Estraro, elektita de la 30-a Konferenco de REU.
Preparo de projekto de la Decidoj de la Konferenco.
Decidoj:
Komisii al la estraranoj en la dujara ofica periodo 2019–2021 plenumadon de la jenaj taskoj kaj labordirektoj:
1) A. Lebedev (prezidanto) — ĝenerala gvidado, administraj aferoj, zorgoj pri la retejo, ĝenerala zorgo pri la kaso;
2) S. Smetanina (la unua vicprezidanto) — administraj aferoj dum foresto de la prezidanto, instru-metodika laboro, ekzamenoj, eksteraj rilatoj, landaj aranĝoj;
3) N. Gudskov (la dua vicprezidanto) — aperigo de informiloj kaj aliaj eldonoj de REU, landaj aranĝoj;
4) I. Gonĉarova (estrarano) — regiona agado, informoj pri instruado, ekzamenoj, populariga laboro;
5) A. Mitin (estrarano) — zorgoj pri la membraro, retejo, grupoj en sociaj retoj, dissendolistoj, kontaktoj kun vikipedistoj.
Noto: la Estraro rajtas koopti plian estraranon.
Cetero:
Estis preparita projekto de la Decidoj de la Konferenco. La projekto estos prezentita por akcepto fare de la Konferenco fine de la lasta kunveno de la Konferenco.
 
Prezidanto de REU: A. Lebedev.
Vicprezidantoj de REU: S. Smetanina, N. Gudskov.
Sekretario de la kunveno: N. Gudskov.


Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij