Esperanto      По-русски StartoDokumentoj aldonitaj de uzantoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Atentindaj paĝoj

Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2024

Pagmanieroj

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

La protokolo de la estrarkunveno 17.09.2013

Protokolo de la kunveno de la estraro de REU, okazinta la 17an de septembro 2013 en Moskvo.
Ĉeestis S. Smetanina (prezidanto), M. Ĉertilov (vic-prezidanto), N.Gudskov (estrarano), R.Bolŝakov (estrarano)
La tagordo proponita antaŭe de M. Ĉertilov:
1. Taskoj de la estraroj kaj labormaniero de la estraro
2. La situacio pri la membrokartoj
3. La situacio pri laboro kun ŝtataj instancoj
4. La fonduso "Dumvivaj membroj"
5. La konkurso "Esperanto-instruisto de la jaro"
6. La partopreno en la Civita forumo

1. La estraro komencis laboron de la lasta demando pri partopreno de REU en la Civita forumo. N.Gudskov rakontis pri tio, kio estas la Civita forumo. Pri utilo de la partopreno de REU en la Forumo ne estis duboj. Diskutante pri eblaj partoprenantoj flanke de REU S.Smetanina deklaris, ke ŝi persone ne povas. Telefonante al forestanta estrarano V.Seguru  M.Ĉertilov eksciis, ke tiu volus partopreni, des pli ke eksteraj rilatoj estas liaj taskoj en la estraro. N.Gudskov diris ke eble ankaŭ li povos, sed dume li ne certas. Sonis opinio, ke dezirindus la partopreno de I.Gonĉarova aŭ iu alia de MASI. S.Smetanina promesis paroli pri tio kun I.Gonĉarova kaj ekscii postulojn por registriĝo kaj partopreno. S.Smetanina informis, ke en oktobro estos iu alia forumo de nekomercaj organizoj, kaj ŝi intencas ĝin partopreni. N.Gudskov petis al S.Smetanina sendi la informon pri tio al "reu-estraro" kaj al I.Gonĉarova.

2. La estraro priparolis demandon pri membrokartoj, diskuto pri kiu okazis en Interreto inter kelkaj aktivuloj de REU. S.Smetanina eldiris opinion, ke produkti ĉiu-jare membrokartojn kun tiuj malgrandaj membrokotizoj estas tro lukse, precipe temas pri kluboj. Dum diskuto estis decidite, ke ĉi-jarajn membrokartojn oni ricevu kiel antaŭe, sed ekde 2014 la membroj kotizintaj ricevu membrokarton elektronikforme, nur la nehavantaj retpoŝtajn adresojn, kaj tiuj, kiuj aparte, en aliĝilo aŭ aliforme, esprimis la deziron, ricevos membrokarton en fizika formo. Aspekton de nova membrokarto oni interkonsentu kun komisiito pri dokumentado V.Aroloviĉ.

3. M.Ĉertilov levis demandon pri labormanieroj de la estraro. La pridiskuto estis komencita pli frue en "reu-estraro". Estis esprimita deziro pri dokumentigo kaj publikigo de la protokoloj de la kunsidoj kaj la decidoj de la estraro, ĉar eĉ estraranoj ne scias pri tio kion decidis la estraro, se ili forestis. Krome aperas duboj, ĉu tiel aŭ alie estis decidite. Krome tio montras al la membraro laboron de la estraro. Intercetere aperis demando pri publikigo de la raporto de KRK dum la pasinta konferenco. Pri tiu publikigo estis anonco en BdR.  S.Smetanina promesis preni la raporton de la prezidanto de KRK G.Arosev por publikigo. 
R.Bolŝakov rimarkis, ke la prezidanto laŭ la statuto organizas laboron de la estraro, kaj la estraranoj povas nur konsili al la prezidanto pri la labormanieroj. S.Smetanina proponis konkretigi la taskojn de la estraranoj. Daŭre estis pridiskutitaj taskoj de R.Bolŝakov pri regiona agado. S.Smetanina proponis, ke ĉiu estrarano sendu al "reu-etraro" ĝis fino de septembro sian laborplanon por lastaj monatoj de tiu ĉi jaro. Ĉiuj estis "por", krom M.Ĉertilov, kiu sindetenis.
R.Bolŝakov petis al la prezidanto konkretigi proceduron de voĉdonado en la "reu-estraro". S.Smetanina respondis ke ŝi metas por voĉdonado nur gravajn demandojn. La estraranoj ne rajtas lanĉi voĉdonadon. M.Ĉertilov esprimis opinion, ke se la propono venas de la estrarano por voĉdonado, do la prezidanto rilatu al tio serioze kaj ne ignoru la proponon. Se  ordinara membro de REU turnas sin al la estraro kun iu propono, do la estraro nepre devas trakti la proponon kaj respondi al la proponinto.

4. La estraro pridiskutis kotizojn por 2014. La projekto de kotizregularo ne estis proponita de la prezidanto anticipe, do diskuto estis nur pri ciferoj de individua kotizo kaj kotizo de la kluboj. La prezidanto proponis, ke la individua kotizo estu 250 rub en 2014, por kluboj - 100 rubloj de ĉiu kluba membro + kosto de REGo aparte. M.Ĉertilov proponis, kiel alternativon, en la kotizon de klubo enmeti elektronikforman varianton de REGo, sed la paperan estu ekster la kotizo. Tamen N.Gudskov insistis, ke ĉiu klubo de REU nepre devas ricevi paperforman REGon. S.Smetanina insistis, ke la kasisto ne okupiĝu pri abono de REGo, kaj kluboj abonu REGon ekster REU sed kontrau rabato. R.Bolŝakov proponis skribi pri klubo en la kotizregularo, ke la klubo pagu po 100 rubloj kontraŭ ĉiu membro kaj devas nepre aboni REGon. La finan formulon de kotizregularo oni decidis pridiskuti kaj akcepti voĉdoninte en "reu-estraro" en proksimaj tri tagoj.

5. La estraro pridiskutis eldonon de Jarlibro de REU. Estas decidite eldoni la Jarlibron en decembro. Dissendi al ĉiuj la Jarlibron en elektronika formo, sed al la kluboj, al la nehavantoj de la retpoŝtan adreson kaj al la aparte dezirantaj produkti kaj dissendi en papera formo. La estraro pridiskutis eblan enhavon de la Jarlibro.

6. La estraro pridiskutis demandon pri rilatoj kun ŝtataj instancoj. Pri nuna stato rakontis R.Bolŝakov. Ĝis nun en ŝtataj instancoj estas fiksita la prezidanto N.Gudskov kaj lia adreso, kiel adreso de REU. Necesas prepari certajn dokumentojn kaj plenigi certajn formularojn pri ŝanĝo de la prezidanto kaj adreso al la ministerio. M.Ĉertilov memorigis, ke ankaŭ pri simbolo (stelo) necesas plenigi certan formularon. Estis decidite, ke R.Bolŝakov preparu la formularojn kaj transdonu al la prezidanto.

7. Estis diskutita demando pri la fonduso "Dumvivaj Membroj". S.Smetanina raportis pri la kontrakto farita inter REU kaj M.Ĉertilov en 2011 jaro, laŭ kiu la plej granda parto de la kapitalo de la fonduso estis investita. S.Smetanina opinias, ke la kontrakto estas nevalida kaj M.Ĉertilov devas tuj redoni monon en la kason. N.Gudskov kontraŭdiris, ke la kontrakto estas plene valida, kaj ne indas ĝin rompi, ĉar ĝia limdato estas la 13a de decembro de tiu ĉi jaro. M.Ĉertilov transdonis al la prezidanto kopion de la longigita kontrakto por 2013, kaj informon pri la fonduso en 2011 jaro, kiam la kapitalo de la fonduso estis transdonita al REU de antaŭa investo (ĝis februaro 2011). Al demando, kien estas investita cetera parto de la kapitalo de la fonduso "Dumvivaj membroj" la prezidanto informon ne donis. S.Smetanina, malgraŭ klare esprimitaj opinioj de la ceteraj estraranoj, deklaris, ke ŝi rompos la kontrakton. Al la demando de M.Ĉertilov, kien ŝi planas investi la kapitalon de la fonduso, S.Smetanina ne respondis. M.Ĉertilov memorigis, ke pri la fonduso laŭ la regularo devas zorgi Fondusa Konsilio. Poste oni pridiskutis mankantan komisiiton pri financoj. S.Smetanina proponis elekti nunan kasistinon N.Ŝorohova kiel la komisiiton pri financoj kaj  koopti ŝin en la estraron. La estraro decidis proponi al ŝi tion, kaj, se ŝi konsentos, poste organizi voĉdonadon pri kooptado de nova estrarano. La elektota komisiito devos proponi kandidatojn por la Fondusa konsilio, kaj la estraro devas nomumi la konsilion. R.Bolŝakov proponis al la prezidanto, ke la kasisto faru intertempajn raportojn al la estraro. S.Smetanina deklaris, ke la kasisto faras raporton al ŝi ĉiu-monate.


Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij