Esperanto      По-русски StartoDokumentoj aldonitaj de uzantoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

Proponoj por la postRETa programo – 2017

Estas planataj ekskursoj al la ĉefurbo de la Jaroslavla provinco - antikva impona kaj belega Jaroslavlo, kies tuta malnova centro estas enigita al listo de UNESKO kaj apuda mirakla vilaĝo Vjatskoe, kiu estas nomumita "La plej bela vilaĝo de Rusio" kaj la ne malpli interesa urbo Kostromao.

Ni startu el la bazejo la 9-an de aŭgusto post matenmanĝo per la mendita buso. En Jaroslavlo ni vizitos historian centron, interesajn vidindaĵojn de mezepoka urbo, preĝejojn de la 17 jarcento, faman riverkajan promenejon laŭ la bordo de Volgo, histori-arkitekturan muzeon-rezervejon kun ekspozicio "Vorto pri la regimento de Igorj".

La vilaĝo Vjatskoe famas per siaj neordinaraj ĉarmegaj domoj kun longega kaj mistera historio. En la vilaĝo ekzistas 10 muzeoj, vizito al kelkaj lasas neforgeseblajn impresojn. Restoracio - muzeo proponas bongustegajn manĝojn kontraŭ moderaj prezoj. Ekzistas luksa hotelo. Por tiuj 2 lokoj ni dediĉu la 9-an kaj 10-an de aŭgusto. Noktumi eblas en Jaroslavlo aŭ en Vjatskoe. Por vizito al 6 – 8 muzeoj en Vjatskoe kun regalo(j) ekzistas unueca bileto. La vilaĝo vere estas modela. 

La 10-an de aŭgusto vespere ni startu al Kostromao. Antaŭvidatas vizito al Ipatjev-monaĥejo, promeno tra la malnova centro kun Incendia Belfrido, negocaj vicoj, monumentoj al Ju. Dolgorukij kaj I.Susanin, fromaĝa bazaro, rekonstruata Kremlo, ktp. Por tiuj, kies trajnoj ne konvenas al la programo, estas antaŭmendita unu plia nokto en Kostromao. 

Trafikprezoj dependas de la kvanto de dezirontoj partopreni ĉi ekskursojn. Ni povus uzi publikan trafikon aŭ mendi por nia grupo apartan buson (minimume por 18-20 personoj). 

La sinsekvo de vizitoj povos ŝanĝiĝi pro kvanto de dezirontoj, vetero, iuj neatenditaj obstakloj. 

Prezoj

Tranoktado: Vjatskoe+Jaroslavlo+Kostromao - 2300 rub. 
Manĝoj: 400*2 en Vjatskoe (antaŭmendotaj). 
Muzeoj: Vjatskoe - 800, Jaroslavlo - 200, Kostromao - 500. 
Trafiko: la bazejo – (tra Jaroslavlo) – Vjatskoe - 500. Vjatskoe – Jaroslavlo – Kostromao - esploratas. 
Kiu ne restos noktumi en Kostromao, minusu 500 rbl. Sume - 4600
kun noktado en Kostromao = 5100

Bonvenon al la plej antikvaj lokoj de profunda Rusio!


Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij