Esperanto      По-русски StartoDokumentoj aldonitaj de uzantoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

Kotizoj por 2011

- individua kotizo ekde la 1-a de marto 2011: 250 rubloj (por eksterKSŜanoj – 25 eŭroj).

Inkluzivas membrokarton, Jarlibron, Bultenon de REU en elektronika formo (laŭpete – ankaŭ en la papera) kaj aliajn informojn de REU, voĉdonrajton dum konferencoj de REU, rabatojn en E-aranĝoj de REU. La individua kotizo validas por la jaro 2011.

NB! Pagante jarkotizon antaŭ la 28-a de februaro vi ne nur helpas REU, sed ankaŭ ŝparas iom da propra mono. Se oni pagas la kotizon ne persone al kasisto, dato de pago estas kontrolata laŭ poŝtkvitanco.

- mecenata kotizo: 500 rubloj

Inkluzivas ĉion la saman de individua kotizo, krom unu escepto: sur membrokarto estos skribita "Mecenato de REU".

- dumviva kotizo: 5000 rubloj (por eksterKSŜanoj – 500 eŭroj)

Inkluzivas ĉion la saman de individua kotizo dum tuta vivo de membro.

- familia kotizo: 100 rubloj

Inkluzivas membrokarton, voĉdonrajton dum REU-konferencoj, rabatojn en E-aranĝoj de REU.  Je familia kotizo rajtas parencoj de individuaj, dumvivaj aŭ mecenataj membroj, kiuj loĝas ĉe la sama adreso.

- kolektiva kotizo: 70 rubloj por ĉiu  aligita membro  (la  aliĝintaj kolektivoj pagas minimume por 5 aligitaj membroj).

Inkluzivas  po  1  ekzemplero  de  REGo  kaj  Jarlibro  de  REU  por  kluboj kun 10-15 aligitaj membroj (kaj por ĉiu aldona deko de aligitaj membroj), aliajn informojn de REU por kolektivo; membrokartojn, voĉdonrajtojn en Konferenco de REU, rabatojn en E-aranĝoj de REU. Se klubo pagas por 5-9 membroj, oni devas aparte interkonsenti pri ricevado de REGo kun la estraro.

- aliĝkotizo por novaj aŭ realiĝintaj kluboj – 300 rubloj.

Unufoje pagata de nova  aliĝinta kolektivo. Jam aliĝintaj kolektivoj ne pagas. Nova kolektivo iĝas regiona organizaĵo de REU kaj laŭpete ricevas dokumenton pri tio. Se kolektivo ne pagas kotizojn por aligitaj membroj dum du sinsekvaj  jaroj, ĝi poste devas denove aliĝi al REU.

- amiko de REU: senpage

Inkluzivas partoprenrajton en REU-konferenco, Bultenon de REU en elektronika formo kaj aliajn informojn. Oni rajtas aliĝi kiel "amiko de REU" nur unufoje. Homo, sin anoncanta "amiko de REU", devas plenigi aliĝilon kaj mencii sian ekzistantan retadreson.

Ĉiuj membroj de REU kun la aĝo malpli ol 31 jaroj aŭtomate iĝas membroj de la junulara sekcio REJM (Rusia Esperantista Junulara Movado) kaj ricevas voĉdonrajtojn en REJM-voĉdonoj.


Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij