Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti
la 19-a Tutmonda Festivalo de Junularo kaj Studentoj
La 14-an (ekde la mateno) – la 21-an (ĝis la vespero) de oktobro 2017 en la urbo Soĉi (en la azia parto de Rusio) okazos la XIX-a Tutmonda Festivalo de Junularo kaj Studentoj (TFJS).
Esperantistoj el multaj landoj planas partopreni ĝin. Mi kolektas grupon da esperantistoj por veturi tien. Nia grupo loĝos en la sama hotelo. Unuavice rajtas aliĝi al la grupo membroj de nia dissendolisto <esperanto-rus@yahoogroups.com> kaj aliaj apartaj fidindaj esperantistoj.
La lokoj en la hotelo estas limigitaj. Se iuj volas aliĝi, tiuj private plejeble urĝe skribu al mi. Eblas veni pli frue kaj forveturi pli malfrue. La aliĝkotizo estas 100 rubloj pagenda surloke. Feliĉan laj interesan vojaĝon!
Amike, Vladimir MININ
Supren