Esperanto      По-русски StartoDokumentoj aldonitaj de uzantoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

ensalut Bonvolu ensaluti por voĉdoni kaj komenti

Raporto de la estrarano Ĉertilov pri eksteraj rilatoj — por RRK-29

Ek de la 28a konferenco de REU mi enkadre de la estraro havis taskon krei la komisionon pri eksteraj rilatoj. Bedaŭrinde mi ne sukcesis tion fari. Mi provis baziĝi sur antaŭa grupo pri BRICS-landoj. Tamen la antaŭe aktivaj personoj de tiu grupo malentuziasmiĝis kaj ne daŭrigis sian agadon en tiu ĉi tereno. Sole pri eksteraj rilatoj daŭre aktivis Jefim Zajdman kaj Valentin Seguru. Tamen estis kelkaj faritaj agoj.

  1. Tuj post la 28a konferenco estis interveno de REU pri renomigo de la strato Esperanto en Kazano. Estis senditaj leteroj al la urbestro de Kazano kaj la prezidento de Tatario. Ankaŭ vican leteron REU sendis post KER en 2016
  2. En oktobro de 2015 REU partoprenis en unua internacia scienc-praktika konferenco “Landoj de BRICS: strategio de evoluo kaj mekanismoj de interrilatoj kaj kunagado en ŝanĝanta mondo”.  Ni faris tri prelegojn kaj partoprenis en diskutoj. La prelegoj estis publikigitaj en rezultaj materialoj de la konferenco.
  3. En februaro 2016 dank’al vizito de Renée TRIOLLE (Francio) ni organizis akcepton de nia delegacio en la Komisiono de RF pri aferoj de UNESKO ĉe la Ministerio pri eksterlandaj aferoj. Ni havis bonegan interparolon kun la unua sekretario de la ministerio pri eksterlandaj aferoj kaj membro de la sekretariaro de la Rusia Komisiono pri Unesko Nikolaj Ĥaustov, kaj ricevis de li promeson pri la subteno de nia agado.
  4. En decembro de 2016 kaj en komenco de 2017 ni faris kelkajn leterojn al la organizantoj de XIX Tutmonda festivalo de junularo kaj studentaro, kun proponoj de la kunlaboro
  5. En 2017 dank’al Valentin Seguru estis komencita kaj havas jam konkretajn rezultojn kompanjo de REU pri memortabulo kaj nomigo de strato aŭ skvaro en Moskvo okaze de 100-jariĝo de morto de L. Zamenhof.

Bedaŭrinde pro privataj kaŭzoj (ŝanĝo de loĝloko kaj laboro) mi ne sukcesis dume plenumi plurajn miajn planojn pri Esperanto-agado.


Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij