Esperanto      По-русски StartoKalendaro
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Kalendaro

aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

2019

Decembro




Zamenhof-160
Tago de Esperanto-literaturo kaj 160-jara datreveno de L. L. Zamenhof
2019-12-15/15

Geamikoj!

Post tri semajnoj estos la 15-a de decembro — Zamenhof-tago / Tago de Esperanto-literaturo. Ĉi-foje la festo specialas, ĉar estas jubileo: 160-jariĝo de L. L. Zamenhof.

Ni plenigu tiun tagon, la 15-an de decembro, dimanĉon, per multaj kaj diversspecaj Esperanto-aktivaĵoj kaj rakontu pri ili en interreto!

Jen aro da ideoj, kion vi povus fari dediĉe al la festo:

  • Klubaj kunvenoj. Kolektiĝu kaj festu, faru prelegojn pri Zamenhof, pri E-literaturo aŭ pri ajna alia plaĉa temo, kantu aŭ simple babilu.
  • Se en via urbo mankas klubo, vi povas viziti por la dimanĉo najbaran urbon, kie klubo estas. Kontaktu homojn kaj interesiĝu ĉu iu ion organizos.
  • Mem faru renkontiĝon. Uzu la bonan pretekston por kunvenigi apudajn esperantistojn. Kontaktu ilin kaj proponu kolektiĝi, ekzemple, en kafejo. Rakontu pri vi, eksciu pri ili kaj tostu je prospero de Esperanto. Se vi ne estas konataj, via konatiĝo estos perfekta rezulto de via Zamenhof-tago.
  • Promenu kun esperantistoj tra via urbo kaj kune vizitu lokan vidindaĵon, muzeon, koncerton.
  • Faru prelegon pri Esperanto en publika loko — biblioteko, lernejo, turisma klubo k. t. p.
  • Faru ekspozicion en publika spaco.
  • Kontaktu amaskomunikilojn kaj proponu fari intervjuon kun vi aŭ veni al via publika prelego.
  • Verku artikolon por gazeto, novaĵ-retejo, blogo.
  • Legu libron en Esperanto. Por tio sufiĉas sidi hejme :) Estas tago de E-literaturo ja!
  • Parkerigu versaĵon aŭ kanton en Esperanto.
  • Se apude okazas kulturaj eventoj, antaŭvidantaj «liberan mikrofonon», — penetru al la scenejo kaj deklamu versaĵon en Esperanto aŭ kantu kanton.
  • Sendu poŝtkarton al via Esperanto-amiko aŭ al hazarda esperantisto.
  • Realigu ajnan alian ideon, kiu aperos ĉe vi.

Kion ajn vi farus dum Zamenhof-tago, nepre rakontu pri tio en viaj paĝoj en sociaj retoj ajnalingve. Dezirinde kun fotoj)

Al viaj interret-publikaĵoj, dediĉitaj al la Zamenhof-tago, aldonu krad-etikedojn #Zamenhof160 kaj #Заменгофу160.

Vi estas bonvenaj ankaŭ sendi artikolojn pri viaj aktivaĵoj al la landa movada revuo «Ponto» (al la redaktoro Nikolao Gudskov nikolao@yandex.ru). Kaj se dum Zamenhof-tago aŭ en alia momento vi faros publikan prelegon, ekspozicion, estos intervjuita de ĵurnalistoj k. t. p. — sendu raporton pri tio al Irina Gonĉarova (mirinda.strigo@gmail.com) — respondeculo pri ekstera informado en la Estraro de REU.

Tamen, se vi ne emas raporti al iu ajn, simple faru, sen raportoj.

Energion, aktivecon, inspiron, sukcesojn kaj bonan feston al ni ĉiuj!



aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij