Esperanto      По-русски StartoKalendaro
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Atentindaj paĝoj

Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2024

Pagmanieroj

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Kalendaro

aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

2024

Aprilo




VER-19
Volgia Esperanto-Renkontiĝo
2024-04-28/05-01

Karaj samideanoj! Ĉu vi jam scias, kiel pasigi la ripoztagojn 28.04.–01.05.2024?

Estas la propono kolektiĝi en glora urbo Uljanovsk kaj kunlabore priparoli kaj projekti vojojn kaj paŝojn por disvastigo kaj popularigo de nia lingvo. La plej bonaj ideoj povos esti la bazo por subvencipeto. Estas invitataj ĉiuj aktivaj, kreemaj kaj malindiferentaj al Esperanto homoj (por tiuj, kiuj ankoraŭ ne tre bone parolas, okazos paroliga kurso kaj tradukado).

Loĝadon ni planas en luota apartamento kontraŭ 300–500 rubloj por nokto (depende de loko: surlite aŭ surplanke). Manĝado estos memzorga: en urbaj manĝejoj aŭ kunkuire. Aliĝkotizo por tri tagnoktoj estas 400 rubloj.

Ni organizos partoprenon en Zoom, se iu deziras, sed ne povas veni. Tradicie por VER okazos prezentado de Esperanto al urbanoj. Kaj, certe, krom labora programo vin atendas kantoj, surtablaj ludoj, ekskurso tra la urbo kaj laŭdezire al fama per kuraca akvo vilaĝo Úndori.

Ĉiujn mesaĝojn pri alveno, demandojn, proponojn sendu al la organizantoj:
Jelena Kuznecova: +7 (958) 840 5504
surloka helpo Jurij Karcev: +7 (927) 631 2784

Bonvenon!



aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij