Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Aprilo
Ni invitas geamikojn renkontiĝi en la urbo Dimitrovgrad (Uljanovska regiono) por komunikado, kantado, ludado, interŝanĝo de interesoj, kaj, certe, por Esperanto-parolado.
La renkontiĝo okazos 30.04–03.05.2022.
VER havas jam sufiĉe longan historion, sed okazis ne ĉiujare.
La nuna fojo, la 18-a, sjgnifas ĝian plenaĝecon.
Do, la temo de VER-18 estas «Plenaĝo».
Tamen, ni konsideru la «plenaĝon» pli vaste. Aĝo, plena de eventoj, plena de ĝojo, plena de amikoj, plena de
Esperanto.
Plena de vivo!
Ajna aĝo povas esti plena!
Komuniku ni pri tio!
Ĉu vi scias/scipovas/povas ion, kio faras vian vivon plena? Ĉu tio povas pere de vi fari pli plena vivon de la aliaj? Proponu tion por la VERa programo!
VER pasos en dua etaĝo de privata domo. Programeroj okazos endome, enkorte, enurbe, kaj eĉ envilaĝe.
Pro tio, ke spaco de VERejo estas ne tre vasta, kvanto de patroprenontoj estas limigita je 20 personoj.
Anticipe anoncu pri via deziro veni, aliĝinte ĉi-tie: https://vk.cc/ccIz74
Partoprenkotizo por VER estas simbola: 100 rubloj por unu tago.
Por tago, en kiu vi gvidos iun programeron-aranĝon, la taga pago estos redonita.
Se vi bezonos dormosakon — avertu anticipe. Ni povos trovi 2–3.
Memzorga, en kafejoj-manĝejoj aŭ/kaj per vendejoj. Ni rakontos kaj montros — kie. Verŝajne, komunaj marŝoj por manĝi en kafejoj estos organizotaj, almenaŭ dum tagmanĝoj.
Tuttempa teo kun alteaĵoj — senpagaj.
La VERa paĝo en VK: https://vk.com/ver18dd
Aliĝu ĉi-tie: https://vk.cc/ccIz74
+7 996 732 3346 — Elena Kuznecova — programo de VER, komunaj demandoj.
+7 917 619 8256 — Valerija Ĥrustaljova — lokaj demandoj.
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Supren