Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU
Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Majo
Karaj geamikoj!
Jam foriras vintro kaj proksimiĝas somero, kaj ni VERe esperas je plivarmiĝo kaj reviviĝo de naturo, niaj animoj kaj aliaj cirkonstancoj.
Kaj ni invitas ĉiujn dezirantojn renkontiĝi ĉeeste por komuniki, kanti, ŝanĝi interesojn kaj paroli esperante.
Bonvenon al VER-17!
La datoj: 01–03.05.2021.
La loko: urbo Dimitrovgrad (Uljanovska regiono), strato Ĵiguljovskaja, domo 1.
La temo: «Vivo kun naturo harmonia estu.»
Tradicie la teritorio de Volgiaj Esperanto-renkontiĝoj estas libera de fumado kaj drinkado. Se necesas, vi povas fari tion ekstere.
La preciza programo dependas de deziroj kaj ebloj de partoprenontoj. Ni proponas okupojn pri jogo, masaĝo kaj aliaj sanigmetodoj, lekciojn pri naturgardado kaj sanignutrado, diverstemajn konversaciojn, Esperanto-kursojn por novuloj, manlaborajn metiejojn, promenon tra la urbo kaj piknikon en arbaro, ludojn kaj kantojn.
Aliĝkotizo — 200 ₽, infanoj — senpage.
La loĝado:
• kun propraj dormosakoj sur la planko ĉe Lera — 200 ₽ por tagnokto (kun matenmanĝo);
• aŭ en apuda mini-hotelo «Natali» (bonvolu memstare mendi lokojn, la minimuma prezo estas 500 ₽).
Ĉiuj ĉefaj programeroj okazos en la domo de Lera en granda halo sur mola tapiŝo, kie ne bonvenas ŝuoj, pro tio estas peto havi purajn ŝtrumpetojn (pli bone — kelkajn).
La manĝado: eblas manĝi en apuda manĝejo aŭ kuiri komune, se plimulto de partoprenantoj estos vegetaranoj.
Plena informo estas en la VK-paĝo: https://vk.com/event203747296
Telefonoj:
+7 917 619 8256 — Lera,
+7 958 840 5504 — Lena.
La aliĝilo: https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLScSf_N2pCBlcFTnPSK6mT3YaAt-bQbBA_bDqAD3HzpTBqAe8w/viewform
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Supren