Esperanto      По-русски StartoKalendaro
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Atentindaj paĝoj

Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2024

Pagmanieroj

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Kalendaro

aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

2023

Aprilo




TkU-3
Tempoj kaj urboj
2023-04-28/05-02

Tempoj kaj Urboj. 1874. Tula

Datoj: 28.04.2023–02.05.2023.
Urbo: urbo Tula.
Temo: 1874.
 

Homoj!

La trian fojon Jelena Kuznecova kaj MEA MASI okazigos la Esperanto-renkontiĝon «Tempoj kaj urboj», kies celo estas rememori bazajn datojn el la vivo de Ludoviko Zamenhof kaj esplori, kio en tiu tempo okazis en la mondo kaj konkrete en la urbo, elektita de ni por la vizito.

Ĉi-foje la aranĝo pasos en la fama urbo Tula, plena de vidindaĵoj kaj histori-signifaj lokoj. Nin atendas multaj interesaj ekskursoj kaj, certe, forta lingva praktikado en Esperanto.

La temo estas 1874 — la jaro, kiam la juna Zamenhof aliĝis al la 4-a klaso de la Varsovia gimnazio post translokiĝo de la familio al la pola ĉefurbo en 1873.

Ni atendas viajn proponojn por la programo!

La ĉefa programo pasos la 29-an de aprilo — la 1-an de majo 2023, sed estos antaŭtago (la 28-a de aprilo) kaj posttago (la 2-a de majo), kiujn la organizantoj prizorgos. Kiel kutime, ni loĝos en negranda, proksimume 20-loka hostelo, kosta ĉirkaŭ 600 ₽ por diurno. Manĝados ni memstare. La aliĝkotizo estas 300 ₽, la antaŭpago de la loĝado nepras.

Precizan lokon kaj koston de la hostelo ni anoncos baldaŭ.

Por aliĝi al la aranĝo, bonvolu plenigi la formularon.
Se por iu maloportunas plenigi tiun formularon, skribu rekte al la organizantoj:
Maria +7 996 779 3213,
Jelena +7 958 840 5504,
aŭ lasu mesaĝon en mesaĝilo de la VK-grupo de la aranĝo: https://vk.com/tempojkajurboj.

Ajnajn demandojn direktu al Jelena: +7 958 840 5504.

Bonvenon!



aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij