Esperanto      По-русски StartoKalendaro
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Kalendaro

aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

2022

Aŭgusto




TkU-2
Tempoj kaj urboj
2022-08-24/28

Atentu! Aperis la dua informletero, rigardu ĝin ĉi tie iom sube!

Tempoj kaj urboj. 1865. Jaroslavl

Karaj geamikoj de nia internacia lingvo!

Ni denove renkontiĝas por esplori historiajn eventojn kaj viziti interesajn lokojn, profundiĝante en la jarojn de Zamenhofa vivo kaj kreado.

Ĉi-foje nin atendas antikva rusa urbo Jaroslavlj, kiu estas la ĉefurbo de «Ora ringo» kaj havas multe da vidindaĵoj. La jaro por rigardo estos 1865, kiam juna Zamenhof komencis lerni en elementa lernejo, kaj la temo por nia renkontiĝo estos «Klerigado».

Datoj de la aranĝo: 24–28.08.2022.
En la unuaj tagoj okazos plejparte ekskursa programo. Solena malfermo de la aranĝo, verŝajne, okazos vespere 26.08.2022 (vendredo).

Loĝado

Ni loĝos en hostelo.
Kosto de loĝado estos ĉirkaŭ 600–700 ₽ por unu tago por unu homo.
Precizan koston de hostelo kaj aliĝkotizon ni anoncos baldaŭ.
Eblas veni por ajna kvanto da tagoj, sed preferindas — por la tuta periodo.

Ekskursoj

Dum la renkontiĝo estas planata granda ekskursa programo.

Estas antaŭvideblaj la sekvaj ekskursoj (la ĝustajn itinerojn kaj tempon ni fiksos poste):
‣ Superrigarda ekskurso. Promenado laŭ la plej famaj vidindaĵoj en la centro de la urbo: Volkov-teatro (la unua teatro en Rusio), preĝejo de la profeto Ilja, bordstrato de Volga, terlango ĉe la intersekco de la riveroj Volga kaj Kotorosl, kapelo de Kazana Dipatrino, Jaroslavla parko-muzeo (Kremlo), monumento de Jaroslavo la Saĝa (fama viro kun la torto), kaj tiel plu.
‣ Vojaĝo al bieno de Nikolaj Nekrasov en Karabiĥa.
‣ Vojaĝo al Tolga monaĥinejo. Ni veturos laŭ Volga per rivera trameto kaj ekvidos multege da vidindaĵoj sur Volga bordo. Poste ni admiros faman monaĥinejon, fonditan en la 14-a jarcento, rigardos sunsubiron ĉe Volga kaj veturos reen.
‣ Erskurso al preĝejoj de Jaroslavl. Jaroslavlaj preĝejoj dum jarcentoj mirigis vizitantojn kaj estis fiero de urbanoj. Riĉaj urbaj negocistoj neniam avaris monon por konstrui ilin kaj ĉion faris plej altkvalite, engaĝante la plej famajn arĥitektojn. Nun en la centra parto de Jaroslavl troviĝas pli ol 30 preĝejoj kaj temploj. Dubinde, ke ni sukcesos viziti ilin ĉiujn, sed la plej famajn kaj belajn ni certe penos vidi.
‣ Ekskurso al la distrikto Ruĝa Perekopo, la plej malnova industria centro de la urbo. Ni vidos neparadan Jaroslavlon, forlasitajn domojn, malnovan teksan fabrikon kaj neprizorgatan, sed treege belan parkon kun preĝejo de Petro kaj Pavlo.
‣ Vizito de Tverica bordo de Volga. Ni transiros Oktobran ponton trans Volga kaj malsupreniros al la plaĝo kun la parko. Ni vidos la plej famajn vidindaĵojn sur Volga bordstrato de la alia bordo kaj eble faros malgrandan piknikon. Eblas ankaŭ viziti privatan muzeon de emajlo.

Aliĝilo

Por aliĝi al la kunveno, bonvolu plenigi la aliĝilon:
https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLScneaRqZEy_FyNguFwSz865xNCQKAzXengHi_u7--sRUxwasA/viewform
Se por iu maloportunas plenigi tiun formon, skribu rekte al la organizantoj.

Kontaktoj

Jelena Kuznecova:
telefono +7 958 840 5504
VK: https://vk.com/id522330085

Grupo en VKontakte: https://vk.com/tempoj1865
Vizitu la grupon, tie aperas freŝaj informoj.

Se vi havas iujn ajn demandojn, ne hezitu demandi al Jelena.

Dua informletero

En la jaro de sia 25-a datreveno Moskva Esperanto-Asocio MASI lanĉis novan Esperanto-renkontiĝon: «Tempoj kaj urboj». La aranĝo estas dediĉita ĉefe al gravaj eventoj, okazintaj en vizitata urbo ekde mezo de la 19-a jarcento. Per ekzemplo de vizitata urbo ni ŝatus eksenti la vastan historian fonon, samtempan kun vivo de L. Zamenhof kaj lia lingva projekto.

Pasintjare tia urbo estis Penza, kaj la unua esplorjaro estis 1859 — la naskiĝjaro de la kreinto de Esperanto.

Ĉi-foje nin atendas antikva rusa urbo Jaroslavl, kiu estas la ĉefurbo de «Ora ringo» kaj havas multe da vidindaĵoj. La jaro por rigardo estas 1865, kiam juna Zamenhof komencis lerni en elementa lernejo, do la temo por nia renkontiĝo estas «Klerigado».

Datoj de la aranĝo

24.08–28.08.

La 24-a de aŭgusto estas tago por alveno kaj dislokiĝo (post la 14.00 en la gastejo).

La horaro de la Programo ekde 25.08 aperos post ĉiuj interkonsentoj.

Aliĝkotizo

La aliĝkotizo estas 450 ₽ por la tuta periodo kaj 300 ₽ por 26.08–28.08.

Infanoj ĝis la 16-jara aĝo la aliĝkotizon ne pagas.

Manĝado

Por manĝado ni proponas sufiĉe bonan lokon: https://vk.com/restoran_bazar_yar. Krome, ni povos mendi manĝon en gastejo.

Loĝado

Por loĝado estas rezervita la gastejo (hostelo) «Ĉerdak», la adreso estas: str. Pervomajskaja, d. 15a. Atentu, ke la gastejo ŝanĝiĝis kompare kun dekomenca informo. Por havi garantion pri loĝloko, bonvolu plenigi la aliĝilon aŭ skribi rekte al organizantoj. Ne necesas memstare rezervi tiun gastejon.

Atentu, ke, laŭ reguloj, en ejoj estas malpermesita drinkado kaj fumado. Krome, ni petas, ke vi sin detenu de parolado pri politiko. Se troviĝos dezirantoj diskuti pri nuna politika situacio aŭ pri baloto de esperantistoj al registaro, ni povas fari tion en alia loko kaj en lasta tago.

Bonvenaj kontribuoj

Fakte, estas multe da temoj por parolado, ligitaj kun historia tempo kaj loko de nia renkontiĝo. Partoprenontoj povas elekti ajnan el temoj kaj prepari mesaĝon aŭ prelegon. Bonvolu informi organizantojn por rezervi tempon en la programo, se por prelego necesos pli ol 20 minutoj.

Ekzemple, kiuj plej gravaj eventoj okazis en la mondo en la jaro 1865? Verŝajne, nuligo de sklavposedado en Usono. Ankaŭ en Rusio tiutempe iris diversaj reformoj. En Jaroslavla gubernio la unuan fojon pasis elektado de reprezentantoj en loka registaro. Okazis aliaj eventoj.

En tiu jaro naskiĝis multaj famaj homoj (verkisto D. R. Kipling, komponistoj J. Sibelius kaj A. Glazunov, pentristo V. Serov). Se vi scias pri aliaj homoj, precipe pri esperantistoj, nepre rakontu pri ili.

La 28-an de aŭgusto, lastan tagon, estas planata veturado al Karabiha, kie dum la jaroj 1861–1875 loĝis kaj verkis N. A. Nekrasov. Ĉu iu scias pri tradukoj en Esperanto?

Laŭ nia ĉefa temo ni povas paroli ankaŭ: pri fama instruisto K. D. Uŝinskij, kiu loĝis, kvankam pli frue, en Jaroslavl; ĝenerale pri elementaj lernejoj en Rusio; pri diversaj instru-metodoj kaj lernolibroj de Esperanto; pri antaŭnelonge pasinta 55-a Kongreso de ILEI kaj tiel plu.

Bonvenon!

Aliĝilo

Por aliĝi al la kunveno, bonvolu plenigi la aliĝilon:
https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLScneaRqZEy_FyNguFwSz865xNCQKAzXengHi_u7--sRUxwasA/viewform

Se por iu maloportunas plenigi tiun formon, skribu rekte al la organizantoj.

Kontaktoj

Jelena Kuznecova:
telefono +7 958 840 5504
VK: https://vk.com/id522330085

Grupo en VKontakte: https://vk.com/tempoj1865
Vizitu la grupon, tie aperas freŝaj informoj.



aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij