Esperanto      По-русски StartoKalendaro
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Kalendaro

aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

2010

Oktobro




TILE-6
Tagoj de Internacia Lingvo Esperanto
2010-10-29/11-04
Kara Samideano!

Jen informo pri nia vica aŭtuna renkontiĝo en Soĉi.

BONVENON!

Tagoj de Internacia Lingvo Esperanto en Soĉi

REU kaj E-klubo de Soĉi invitas vin al informa kaj movada aranĝo
TAGOJ DE INTERNACIA LINGVO ESPERANTO  (TILE-6)

Datoj: 29.10-04.11.2010 (vendredo-ĵaŭdo)

Ĉu vi volas daŭrigi E-someron? Bonvenon al Soĉi! Suda aŭtuno estas milda, la maro ankoraŭ varma, la urbo estas daŭre plena de allogaĵoj, kaj la prezoj estas jam tre moderaj.

La aranĝo konsistos el du ĉefaj flankoj:

  • ekstera informado - ni provos atentigi pri E-o la publikon kaj amaskomunikilojn.
  • movada agado - okazos kunvenoj pri regiona E-agado, aktivulaj kunvenoj, rondaj tabloj kaj seminario pri ekspresa E-instruado.

Enkadre de la aranĝo okazos prezento de novaj Esperantaj libroj, 
vizito al Arbo de Amikeco, orgena koncerto, prelego pri pieda turismo en la ĉemara regiono de Kaŭkazio. Vizito de lokoj kie en 2014 okazos Vintraj Olimpikaj Ludoj, supreniro al monto Aibga (2238 metroj alta apud limo kun Abĥazio, maraj ekskursoj, sunbruniĝo sur la plaĝo (la temperaturo de la mara akvo kaj de aero egalas: + 18° Celsio). Ne forgesu bankostumojn!

Antaŭ la partoprenontoj koncertos muzika grupo de la soĉia E-klubo.

Ĉiu partoprenanto povas prezenti siajn programerojn. La plej aktivaj estos premiataj.

Paralele kun la aranĝo okazos rapidkursoj por soĉianoj kaj gastoj de la urbo.

Estas planate organizi ekspozicion en la Kulturdomo:  pri "Praktika utiligado de E-to". Viaj ekspoziciaĵoj bonvenas: fotoj, suveniroj, gazetartikoloj k.t.p., pri kontaktoj kun alinacianoj, ĝemelurbaj rilatoj, partopreno en Internaciaj aranĝoj ktp.

Ĉiuj gastoj estas petataj informi la organizantojn pri la dato, tempo kaj transporto de la veno. Ni renkontos vin!

!!! Venantoj unue registriĝu kaj ricevu enloĝigan karton en la Kulturdomo - str. GORKOGO, 85, RDK (Rajonnij Dom Kulturi),
tuj post la Busa Stacio, kontraŭ milicejo, duetaĝa domo.
La 29-an de oktobro tie de la 8.00 deĵoros esperantisto.

La loĝloko (hotelo "Cirko", str. Deputatskaja, 9 per busoj kaj mikrobusoj ĝis haltejo "Svetlana" N-roj: 1, 22,23, 83, 95 KAJ ALIAJ direkte al Stadiono.

La loĝkostoj:

1) en 4 - 6 lita ĉambro 250 rub. por unu persono dum unu nokto (oportunaĵoj en koridoro);
2) en 3 - 4 lita ĉambro kun lavabo -350 rubloj unu loko dum unu nokto;
3) en 2-lita ĉambro kun T.V. - 400 rubloj por unu loko;
4) 2-lita  kun oportunaĵoj -1200 rubloj por tuta ĉambro;
5) Duonlukso 2-lita         - 2400 rubloj por tuta ĉambro;

La maro tre proksimas. Nutrado en apuda manĝejo memstare.
Dezirantoj povos plilongigi sian restadon ĝis printempo.
 Utilaj adresoj:
 Reta: bespalov_sochi@mail.ru

 Telefonoj:
 Vladimir Bespalov: hejma: 8622/ 62-13-47,  portebla: +7-918-005-33-68;
 Natalia Olejnikova        portebla: +7-988-281-18-46
 Tatjana Davidova         portebla: +7-918-203-46-09

Poŝta adreso:   Esperanto-klubo "Laro",
              354000 Sochi, abonkesto 913.

Adreso de Kulturdomo: str. Gorkogo, 85 apud stacidomo kaj busa stacio.

Aliĝintoj (25)



aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij