Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Julio
Tiĥvina Esperanto-klubo informas, ke la tradiciaj Metiejoj (TEM-oj) okazos ekde la 13-a ĝis la 21-a de julio 2024 en la tradicia loko — sporta bazejo apud Caricino Ozero, 5 kilometrojn for de Tiĥvin.
Ankaŭ la metiejoj funkcios plejparte tradiciaj: movada, lingva, tradukista, sporta, kanta, fota, diboĉa... netradiciaj akcepteblas — proponu.
Okazos ekskursoj, koncertoj, naĝadoj tagaj-noktaj kaj aliaj umadoj sen fumado.
Proponatas kelktaga antaŭTEMa ekskurso al Arĥangelsk kaj dumTEMaj tuttagaj ekskursoj al Velikij
Novgorod, Vologda kaj Staraja Ladoga. Ĉio ĉi okazos depende de la kvanto de dezirantoj.
Funkcios kafejeto, librobutiko, ludejo kaj arbaro kun diversaj beroj. La vetero... ni esperu, ke ĝi estos konvena por ĝui kaj la naturon, kaj la amikan etoson.
Retejo de TEMoj-2024 https://temoj2024.ru
funkcias ekde la 1-a de februaro 2024.
Tie en la retejo trovu ĉiujn informojn: prezojn, aliajn detalojn, aliĝilon,
pagmanieron por pagi la aliĝkotizon kaj tiel plu.
Aŭ demandu al Mikaelo Bronŝtejn en Telegram, VK, retpoŝte (mamuto@rambler.ru), telefone
(
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Supren