Esperanto      По-русски StartoKalendaro
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Kalendaro

aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

2009

Majo

RRK-24
Raport-Reelekta Konferenco de REU
2009-05-16/17

Ĉiuj membroj de REU estas invitataj partopreni en la raport-reelekta Konfrenco de la Unio, kiu okazos sabate-dimanĉe 16-17-an de majo 2009 en Moskvo. La ejojn por la aranĝo afable disponigas Eŭropa Jura Universitato "Justo".

La konferenco devos diskuti pri la kuranta situacio en REU, aŭskulti kaj pritaksi la raportojn de la nuna estraro, elekti la novan estraron kaj akcepti rekomendojn pri la plua agado.

La situacio vere postulas tre atentan analizon.

Unuflanke ni observas ĉiam pli probleman okazigon de multjaraj tradiciaj aranĝoj, kiel OkSEJT, RET, EoLA ks. Ne en ĉiuj landpartoj okazas regionaj aranĝoj. Malmultas ĉeestaj E-kursoj, malmultas novaj nomoj en la movado. Ktp. Aliflanke, la membraro de REU senĉese kreskas, ĉiujare atingante novan rekordan nombron...

Nia junulara sekcio preskaŭ ne aktivas, sed rusiaj gejunuloj preskaŭ ĉiujare iĝas la plej multnombraj en TEJO (laŭ la kvanto de individuaj membroj) kaj amase partoprenas Internaciajn Junularajn Kongresojn.

Kiel REU (kaj REJM) solvu akumuliĝintajn problemojn, kiun vojon ni ekiru, kiel evoluu nia landa E-movado, tio plene dependos de la decidoj de la 24-a Konferenco.

Loĝado

La loĝado en Moskvo estas TRE multekosta, tial por la partoprenontoj NE ESTOS proponata ia kuna loĝigo. Oni bezonas mem interkonsenti kun siaj moskvaj parencoj, amikoj aŭ eĉ kun hoteloj pri la tranoktado. Oni povas ankaŭ peti asiston de la gvidantoj de moskvaj E-kluboj, por ili helpu trovi la gastiganton inter siaj membroj. Se oni ne scias, kiel tion fari, oni povas sinturni al REU por informa helpo.

Manĝado

Same memzorga. En "Justo" ekzistas malgranda bufedo, kie dum la konferenco estos moderpreze aĉeteblaj diversaj manĝoj kaj trinkoj. Ĉiam senpage estos disponebla boligita akvo. Proksime de la universitato troviĝas kelkaj nutraĵvendejoj - kun pli-malpli averaĝaj rusiaj prezoj. Kaj, kompreneble, en la urbo estas miloj da kafejoj, restoracioj kaj manĝejoj - kaj moskvaj e-istoj povos konsili pri ilia trovado. Se troviĝos aliaj variantoj, informoj pri tio aperos en pluaj anoncoj.

Kroma programo

Krom la konferencaj kunsidoj oni antaŭvidas kulturajn aranĝojn. Evidente okazos prezentadoj de novaj E-libroj, renkontiĝoj kun la redakcioj de rusiaj E-gazetoj ks. Pli detalaj informoj sekvos.

Aliĝkotizo

Por kovri teknikajn elspezojn surloke estos kolektata aliĝkotizo:

  • Junaj REU-membroj (REJM-anoj): 200 rub.
  • Pli aĝaj REU-membroj: 300 rub.
  • Nemembroj: 400 rub.

REU-membroj el urboj je distanco pli ol 1000 km de Moskvo aliĝas senpage.


Kontaktoj:

Komuna retadreso: konferenco CXE reu.ru
Aliĝado: en la retejo REU.RU (parto "Eventoj"), aŭ al la retadreso membreco CXE reu.ru (viaj nomoj, adresoj, proponoj por la programo).

Portebla telefono de Andrej Grigorjevskij, nuna prezidanto de REU: +7 927 8498325, hejma tel.: +7 83536-59856

La stratadreso de univesitato "Justo": 125130, Moskvo, 6-j Novopodmoskovnyj per., d. 6. Tel.: (495) 925-88-06, (499) 767-08-31

La univesitato troviĝas proksime de la metrostacio "Vojkovskaja". De la metrostacio necesas iri aŭ veturi per tramo N 27 laŭ la strato Zoi i Aleksandra Kosmodemjanskiĥ ĝis la dua haltejo ("3-j Novopodmoskovnyj per.) kaj iri antaŭen ĉ. 100 m. ĝis la vojkruciĝo kun 6-j Novopodmoskovnyj.

Aliĝintoj (38)



aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij