Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Aŭgusto
Grupo de la aranĝo en VK: https://vk.com/ret_2025
Karaj geamikoj! En la 2025-a jaro Krasnojarska Esperanto-klubo festos sian 50-an jubileon. Lige kun tio (kaj ne nur!) ni invitas vin somerumi en Siberio! Rusiaj Esperanto-Tagoj — 2025 okazos apud Krasnojarsko.
Datoj: 03–13-a de aŭgusto 2025.
Loko:
Krasnojarska regiono, ripozbazejo «Buzim» je 60 kilometroj de la urbo Krasnojarsk. La bazejo situas en pitoreska arbaro surborde de lago.
Programo:
Antaŭplanatas kutimaj programeroj, krome — jubileo de la klubo, tri interesegaj ekskursoj, prelegoj, kursoj, kantado, perfekta lingva etoso kaj multo alia. Ni ĝuos siberian gastamon, lokajn manĝaĵojn, neordinaran naturon.
Konkretaj prezoj estos konataj januare.
Ekskursoj:
1) AntaŭRETa dutaga ekskurso (de la 2-a ĝis la 3-a de aŭgusto, la direkto estos afiŝita poste);
2) Tuttaga ekskurso al Krasnojarsko kaj Divnogorsko;
3) Duontaga ekskurso al la natura parko «Stolbi».
Aliĝkotizo:
por membroj de REU — 1100 ₽;
por ceteraj partoprenantoj — 1400 ₽;
infanoj, aĝaj ĝis 16 jaroj (inkluzive) aliĝas senpage.
La unua aliĝperiodo finiĝos la 1-an de marto 2025.
Organiza komitato:
S. Smetanina — ĉefa kunordigado (svsmetanina@yandex.ru);
A. Lebedev — REU-Konferenco (amikko@yandex.ru);
N. Gudskov — prelegaro, sinprezentoj (nikolao@yandex.ru);
M. Povorin — arta programo (povorin@yandex.ru);
M. Verzun — financoj, aliĝiloj (maria-verzun@yandex.ru).
Loka organiza komitato:
V. Sapoĵnikov — kontaktoj kun instancoj, kluba jubileo (vsap51@mail.ru);
E. Sokolova — loĝado, ekskursoj (sevelina@mail.ru);
E. Ŝaravina — asekuro kaj alio (frambo@yandex.ru).
La aliĝilo: https://forms.yandex.ru/u/6721fda473cee7243676e5fb/
Pleniginte la aliĝilon, bonvolu sendi vian kotizon al Marija Verzun.
Ĉiuj kontribuoj, propononoj, ideoj estas bonvenaj. Bonvolu turni vin al konkretaj respondeculoj de la organiza komitato kaj la loka organiza komitato.
Bonvenon al malproksima gastama varmetosa Siberio!
Vi ne bedaŭros!
Organiza komitato de RET-2025
Loka organiza komitato de RET-2025
Ni loĝos en la trietaĝa konstruaĵo. Proponatas diversaj loĝebloj, je nia dispono estos la tuta tria etaĝo. Prezo estas indikita por unu persono por unu nokto. Se en iu ajn loĝvarianto loĝos nur unu persono, li/ŝi pagu por la tuta ĉambro. Unulokaj ĉambroj ne ekzistas.
Proponatas du variantoj de ĉiutagaj manĝoj.
Eblas elekti kaj mendi anticipe unu aŭ du manĝojn tage. Ekzemple, nur matenmanĝojn el la unua varianto.
Dezirindas ne miksi manĝojn el du variantoj, se vi ne manĝos plene. Krom ni ripozos ankaŭ aliaj homoj, por kuirejo estos malfacile.
Atenton! Laŭ novaj leĝoj ĉiu el ni devas pagi turisman imposton. Ĝi estas 100 ₽ por ĉiu homo por ĉiu tagnokto. Ĝi ne estas inkluzivita en la konston de loĝado, sed estas pagata aldone al ĝi.
Do, la prezoj estas tolereblaj, kondiĉoj bonaj.
Oni senpage liveros al ni ĉiujn bezonatajn ejojn por nia programo, ripozo, laboro, Konferenco.
Decidiĝu kaj plenigu la aliĝilon!
Bonvolu elekti loĝ- kaj manĝvariantojn, kalkuli ĉion kaj pagi la monon al nia kasistino Maria Verzun:
Pri la farita pago nepre informu Maria Verzun telefone, retpoŝte aŭ telegrame!
Ankaŭ la aliĝkotizon (ĝian sumon rigardu supre en la unua informletero) bonvolu same pagi al Maria.
Samtempe bonvolu informi Evelina Sokolova aŭ/kaj Svetlana Smetanina pri la elektita de vi varianto de loĝado kaj manĝado.
Evelina Sokolova:
Svetlana Smetanina:
Por loĝado bonvolu pagi ĝis la 15-a de aprilo, por manĝado — ĝis la 15-a de majo.
La antaŭaranĝa dutaga ekskurso al Jenisejsko, kiun ni komence planis, estas nuligita pro tro alta prezo.
Estas serĉata kaj preparota alia, pli konvena varianto anstataŭe. La informo sekvos.
Por la programo estas bonvenaj viaj kontribuoj, (sin)proponoj, ideoj!
Bonvenon al nia tradicia landa somera aranĝo! Gastama Siberio atendas vin!
Via Loka kaj Organiza Komitatoj.
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Supren