Esperanto      По-русски StartoKalendaro
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Kalendaro

aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

2024

Aŭgusto

RET-2024
Rusiaj Esperanto-Tagoj
2024-08-20/27

Lando de 70 lingvoj bonvenigas vin!
Unua informilo

Datoj: 20–27-a de aŭgusto 2024.
Loko: Dagestano, u. Maĥaĉkala, sanatorio «Lezzet».
Temo: «Esperanto kaj ŝtato».

Ĉi-somere nin afable gastigos la montara respubliko Dagestano.
La sanatorio «Lezzet» situas surborde de Kaspia maro, je 35 kilometroj de la urbo Maĥaĉkala kaj je 7 kilometroj de la flughaveno. La sanatorio posedas belan plaĝon, laŭbojn, sportejojn, kafejon.

Programo
Krom kutimaj eroj estas antaŭplanitaj seminario «Esperanto kaj la ŝtato», fotoekspozicio «La mondo de espero», internacia koncerto, poezia vespero, bardkafejo, kvizoj, koncerto de loka ensemblo, konkurso de intelektuloj kaj multo alia, kion kontribuos la partoprenontoj.
Okazos 3 ekskursoj: tra la urbo Maĥaĉkala, al la antikva Derbento kaj Sulaka kanjono.

Prezoj

Aliĝkotizo
⁃ por REU-membroj — 1300 ₽;
⁃ por ceteraj partoprenantoj — 1500 ₽;
⁃ infanoj ĝis 15-jara aĝo (inkluzive) aliĝas senpage.

Loĝado kaj manĝado
La prezoj (inkluzivas 3-fojan manĝadon):

Kategorio de ĉambroPrezo por 1 homo por 1 diurno
2-loka komforta3250 ₽
2-loka plibonigita2650 ₽
2-loka standarta2450 ₽
3-loka plibonigita2550 ₽
3-loka standarta2350 ₽
4-5-6 plibonigita2450 ₽
4-5-6 standarta2250 ₽

Estas rabatoj por malgrandaj infanoj, kiuj ne okupas apartan lokon (dormas kun la patr(in)o):
ĝis 5-jara aĝo — rabato 50%,
ĝis 2-jara aĝo — senpage.

Gasta taga restado en la teritorio sen noktumado kaj manĝado: 250 ₽ por unu tago.

Aliĝo

La aliĝilo:http://reu.ru/kalendaro/alighilo/RET-2024/
aŭ per retpoŝto ajunusov@yahoo.com

Bonvolu plenigi la aliĝilon, kiu troviĝas laŭ la supre indikita ligilo.
Aŭ sendu aliĝilon retpoŝte al la organizanto Abduraĥman Junusov (ajunusov@yahoo.com) — tiam en la retpoŝta mesaĝo skribu viajn datumojn: personan kaj familian nomon, naskiĝdaton, jaron de esperantistiĝo, telefonon, retadreson, regionon/urbon, elektitan varianton de loĝado, kontribuojn al la programo.

La aliĝo validas nur post pago de la aliĝkotizo kaj antaŭpago de unu diurno de loĝado!
Bonvolu ĝiri la aliĝkotizon kaj antaŭpagon de unu diurno al Abduraĥman Junusov (karto de Sberbank ligita al la telefonnumero +7 989 652 8482).
Post la ĝiro nepre skribu al Abduraĥman: kiun sumon kaj por kiu vi ĝiris!
La restantan sumon eblas pagi surloke.

Redono de la mono
a) Se vi rifuzos de via partopreno antaŭ la 5-a de aŭgusto (15 tagoj antaŭ la aranĝo), ni plene redonos al vi la pagitan monon: la aliĝkotizon kaj la antaŭpagon de la loĝado.
b) Se vi rifuzos de via partopreno la 5-an de aŭgusto aŭ poste, tiam la antaŭpago de unu diurno de loĝado ne redoneblas. Kaj plej verŝajne ne redoneblos ankaŭ la aliĝkotizo (redonon de la aliĝkotizo eblos trakti nur post fino de la aranĝo kaj nur se la organizantoj ne havos deficiton).

Kiel veturi

La urbo Maĥaĉkala atingeblas fluge, trajne, buse.

Ekzistas rektaj flugoj al Maĥaĉkala el multegaj urboj de Rusio kaj el kelkaj eksterlandaj urboj. Somere povas aperi aldonaj flugkonektoj. Esploru mem per interreto aktualajn eblojn por taŭgaj datoj.

Ekzistas rektaj trajnoj al Maĥaĉkala kaj reen:
⁃ Moskvo — Maĥaĉkala (traveturas la urbojn Rjazanj, Tambov, Saratov, Astraĥanj kaj aliajn);
⁃ Sankt-Peterburg — Maĥaĉkala (traveturas la urbojn Tverj, Moskvo, Tula, Voroneĵ, Rostov-na-Donu, Armavir...);
⁃ Tjumenj — Maĥaĉkala (traveturas la urbojn Jekaterinburg, Ĉelabinsk, Ufa, Samara, Saratov, Astraĥanj...).

Kontaktoj

Pri ĉiuj demandoj kaj proponoj kontaktu la organizanton — Abduraĥman Junusov.
Telefono: +7 989 652 8482.
Retpoŝto: ajunusov@yahoo.com

 

Bonvenon al gastama Dagestano al nia tradicia landa aranĝo
Rusiaj Esperanto-Tagoj — 2024!

 

Tre provizora progaramo
Viaj ideoj, kontribuoj por la programo bonvenas!

Datoj, tempoj, programeroj Gvidantoj, respondeculoj
 
La 1-a tago — la 20-a de aŭgusto, mardo
Alvenoj, registrado, loĝigo, enskribo al ekskursoj. La teamo
13:00 Tagmanĝo
14:00 Libera tempo, banado en la maro
19:00 Vespermanĝo
20:00 Interkona vespero, diskoteko Abduraĥman Junusov kaj la teamo
 
La 2-a tago — la 21-a de aŭgusto, merkredo
08:00 Matenmanĝo.
10:00 Solena malfermo Abduraĥman Junusov
10:40 Fotoekspozicio «La mondo de Espero» kaj ekspozicio de pentraĵoj de Aĵu Kaĉaev
11:00 Gazetarkonferenco Abduraĥman Junusov
11:30 Internacia koncerto Boris Ĥanukajev
13:00 Tagmanĝo
15:00 Duontaga busa ekskurso al Maĥaĉkala, vizito de muzeoj Abduraĥman Junusov
19:00 Vespermanĝo
20:00 Bardkafejo, diskoteko, intelektaj ludoj
 
La 3-a tago — la 22-a de aŭgusto, ĵaŭdo
08:00 Matenmanĝo.
09:00 Paroligaj kursoj Tatjana Loskutova
09:00 Rondetoj, somera universitato Nikolao Gudskov
11:00 Prelego «Kie troviĝas paradizo» (pri Dagestano) Abduraĥman Junusov
13:00 Tagmanĝo
15:00 Majstro-klasoj pri popolaj metioj Olga Starostina
17:00 Prezentado de filmoj en Esperanto Abduraĥman Junusov, Olga Starostina
19:00 Vespermanĝo
20:00 Arta vespero Lokaj organizantoj
22:00 Bardkafejo, diskoteko, intelektaj ludoj
 
La 4-a tago — la 23-a de aŭgusto, vendredo
08:00 Matenmanĝo.
09:00 Tuttaga ekskurso al Derbento, vizito de la fortikaĵo Narin-kala, tagmanĝo en Derbento Abduraĥman Junusov
18:00 Interpretista konkurso
19:00 Vespermanĝo
20:00 Koncerto de Jekaterina Ŝatrova Jekaterina Ŝatrova
21:00 Bardkafejo, diskoteko, intelektaj ludoj
 
La 5-a tago — la 24-a de aŭgusto, sabato
08:00 Matenmanĝo.
09:00 Paroligaj kursoj Tatjana Loskutova
09:00 Rondetoj, somera universitato Nikolao Gudskov
09:00 Seminario «Esperanto kaj la ŝtato» Abduraĥman Junusov
10:00 Konkurso «Kion vi scias pri Dagestano?» Abduraĥman Junusov
11:00 Sportkonkuroj
13:00 Tagmanĝo
14:00 Neptun-festo. Scenaĵo «TEHA» Organiza teamo
17:00 Prelego «Esperanta literaturo» Nikolao Gudskov
19:00 Vespermanĝo
20:00 Bardkafejo, diskoteko, intelektaj ludoj
 
La 6-a tago — la 25-a de aŭgusto, dimanĉo
08:00 Matenmanĝo.
09:00 Paroligaj kursoj Tatjana Loskutova
10:00 Banado en la maro, ludoj
12:00 Prelego de Nikolao Gudskov Nikolao Gudskov
13:00 Tagmanĝo
14:00 Duontaga busa ekskurso al Sulaka kanjono Abduraĥman Junusov
19:00 Vespermanĝo ĉe «Glavriba», promenado
22:00 Reveno al la bazejo
 
La 7-a tago — la 26-a de aŭgusto, lundo
08:00 Matenmanĝo.
09:00 Paroligaj kursoj Tatjana Loskutova
09:00 Rondetoj, somera universitato Nikolao Gudskov
13:00 Tagmanĝo
14:00 Banado en maro, promenoj
19:00 Vespermanĝo
20:00 Adiaŭa vespero, koncerto, balo Organiza teamo
 
La 8-a tago — la 27-a de aŭgusto, mardo
08:00 Matenmanĝo.
09:00 Paroligaj kursoj Tatjana Loskutova
09:00 Rondetoj, somera universitato Nikolao Gudskov
11:00 Solena fermo de la Tagoj, enmanigo de premioj, komuna fotado Abduraĥman Junusov kaj la organiza teamo
12:00 Disveturo

Aliĝilo    Aliĝintoj (10)



aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij