Esperanto      По-русски StartoKalendaro
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Kalendaro

aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

2023

Aŭgusto




RET-2023
Rusiaj Esperanto-Tagoj
2023-08-14/23

Unua informletero

Datoj: 14–23 de aŭgusto 2023.

Loko: ripozejo «Lebjaĵje» je distanco 12 kilometroj de la urbo Kazano.
La ripozloko situas en natura pinarbaro ĉe la lago Lebjaĵje. Apudas la lago Glubokoje. Organizitaj plaĝoj, luejoj de boatoj kaj aliaĵoj. La teritorio enhavas diverstipajn domojn, ludejojn por infanoj, sportplacojn, naĝejon, banejon, multajn laŭbojn, plurajn benkojn, promenpadojn. Ekzistas grandega interarba ŝnurparko.

Loĝkondiĉoj:
Duetaĝaj domoj por 6 aŭ 10 personoj. Unulokaj kaj dulokaj litoj en apartaj ĉambroj. En 10-lokaj domoj duŝo kaj necesejo estas en ambaŭ etaĝoj. En la 6-lokaj estas balkono. Ĉiu domo havas kuirejon kun fridujo, mikroonda forno, manĝilaro, televidilo, molaj divanoj. Apudas loko por ŝaŝlikumi.
Tendumado, bedaŭrinde, ne eblas. Loĝado nur en domoj.
Kvanto de lokoj estas limigita, maksimumo estas ĉirkaŭ 80 personoj. Homoj, kiuj aliĝos super tiu kvanto, devos mem organizi sian loĝadon en iu hotelo en la urbo. Venantoj al la bazejo el urbo anticipe pagu la aliĝkotizon kaj tagajn manĝojn.

Manĝoj:
Komforta manĝsalono por 70 personoj. En la teritorio estas aparta kafejo, kie eblas manĝi-trinki, aĉeti dolĉaĵojn, trinkaĵojn, bieron. Sidlokoj por 12–15 personoj.

Prezoj:
Loĝado en ajna domo en ĉambro sur lito: 1300 ₽ por persono por diurno. (Ĉi-momente ĉiuj litoj estas jam rezervitaj).
Loĝado sur duloka divano en komuna spaco: 800 ₽ por persono por diurno, se dormi duope kun iu, kaj 1000 ₽, se okupi divanon sole.
Prezoj por loĝado ne inkluzivas manĝojn.
Manĝado: 200 ₽ — matenmanĝo, 400 ₽ — tagmanĝo, 400 ₽ — vespermanĝo. Menuo estas varia. Eblos anticipe interkonsenti por nia kolektivo.

Programo:
Prelegoj, diversaj kursoj, konkursoj, atelieroj, ludoj, koncertoj, vespera programo. (Sin)proponoj bonvenas!

Konferenco:
En la semajnfino 19–20-a de aŭgusto okazos vica Konferenco de REU.

Ekskursoj:

  • Planatas ekskurso tra la urbo Kazano en komforta buso kun vizito de plej ĉefaj vidindaĵoj: Kremlo, moskeo Kul-Ŝerif, metroo, pieda avenuo kun monumento al F. Ŝaljapin, kazana kato. Vizito al la tatara setlejo kun gustumado de lokaj pladoj. Lago Kaban kaj multo alia.
  • Urbo Bolgar — ĉefurbo de Volgia Bulgario, pli malfrue Centro de Ora Hordo. Heredaĵo de UNESCO.
  • Urbo-insulo Svijaĵsko. Monakejoj, preĝejoj, antikvaj stratetoj, historia muzeo. Unu el turistaj lokoj de Tatario. Heredaĵo de UNESCO.
  • Jelabuga — naskiĝurbo kaj loĝloko de la fama rusa pentristo Ivan Ŝiŝkin. Muzeo-bieno de N. Durova. Muzeoj de V. M. Beĥterev, M. Cvetaeva, de provinca medicino.
Ĉie eblas gustumi lokajn frandaĵojn.

Veturi de la urbo al la bazejo eblas per 8 itineraj busoj. Intervalo 10–12 minutoj, unu veturo kostas 35 ₽, daŭro 15–20 minutojn.
La preciza adreso de la bazejo: г. Казань, территория Озеро Лебяжье, д. 3.

Aliĝilo
Jen estas aliĝilo: https://reu.ru/kalendaro/alighilo/RET-2023/
Plenigante ĝin, bonvolu indiki en la kampo «Notoj», kiujn manĝojn vi elektas:
- plene (ĉiuj manĝoj);
- nur matenmanĝoj;
- matenmanĝoj + tagmanĝoj;
- tagmanĝoj + vespermanĝoj;
- tute sen manĝoj.

Aliĝkotizo:
por membroj de REU kaj kandidatoj — 500 ₽;
por ceteraj partoprenantoj — 1000 ₽.
Infanoj ĝis 15 jaroj (inkluzive) ne pagas la aliĝkotizon.

Pro troa populareco la lokoj estas limigitaj. Ni bezonas ĝis la 1-a de marto fari antaŭpagon al la bazajo por ne perdi lokojn. Sen antaŭpago oni ne rezervas kaj ne garantias bezonatan lokokvanton.
Pro tio la organiza komitato petas vin ĝiri antaŭpagon por via loĝado kiom eblas rapide, ideale ĝis la 1-a de marto.
Por oportuno kaj rapideco prefere ĝiru rondan antaŭpagon 10 milojn — tio estu via aliĝkotizo plus pripago de ĉefa parto de la loĝado. (Okaze se vi planas veni por la tuta periodo.)
La restintan sumon por loĝado kaj manĝado/ekskursoj, se vi ilin mendos, eblos pagi pli proksime al la alveno aŭ surloke.

Redono de mono:
La aliĝkotizo ne redoneblas.
La antaŭpago por loĝado redoneblas plene, se vi rifuzis de la partopreno ĝis la 12-a de julio.
Se vi rifuzas post la 12-a de julio, vi perdas 30% de la plena kosto de via loĝado.

Pagmanieroj: Ĝiru la monon al la banka karto 5469 3800 9654 9083 (Sberbank, Aleksandr Aleksandroviĉ Lebedev)
aŭ uzu unu el aliaj pagmanieroj, kiuj estas indikitaj en la paĝaro https://reu.ru/paghoj/pagmanieroj_eo.html.
Post la ĝiro nepre mesaĝu retpoŝte (amikko@yandex.ru) aŭ en VK (https://vk.com/amikko) pri via ĝiro: kiu, kiom da mono kaj por kio ĝiris.

 
Dankon pro la komprenemo kaj bonvenon al la tradicia somera arangho de REU!

 
Via organiza komitato:
A. Lebedev (amikko@yandex.ru) — Konferenco, financoj;
S. Smetanina (svsmetanina@yandex.ru) — organizaj demandoj, ekskursoj;
N. Gudskov (nikolao@yandex.ru) — programo.

Ligiloj:
Grupo en VK: https://vk.com/ret_2023
Paĝaro de la bazejo: http://www.lebyagie.ru/

Aliĝintoj (88)



aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij