Esperanto      По-русски StartoKalendaro
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Kalendaro

aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

2011

Aŭgusto




RET-2011
Rusiaj Esperanto-tagoj
2011-08-08/18

E-kluboj de Krasnodaro, Soĉi kaj Gelenĝik, helpataj de Rusia Esperantista Unio, invitas vin partopreni en RET-2011!

La unua RET ĉe Nigra Maro!

RET okazos post kvarjara paŭzo, kiam la iamaj tradicioj de la aranĝo iom forgesiĝis. Tamen, la organizantoj kredas, ke la rusia E-movado daŭre bezonas tian renkontiĝon kaj invitas ĉiujn, kiuj pensas same, aliĝi al ili.

RET estos:

  • feriejo: ĝi okazos marborde, proksime de unu el la plej popularaj ripozlokoj de Rusio, urbo Gelenĝik.
  • edukejo: ni instruos unu al la alia. Komencantoj povos studi la bazojn de la lingvo, progresantoj ricevos la lingvan praktikon, spertuloj povos plispertiĝi dum prelegoj kaj metiejoj, ni ankaŭ havos ekskursojn al vidindaĵoj kaj allogaĵoj.
  • artejo: okazos koncertoj kaj prezentadoj.

Loko

Turisma bazejo "Kristall" (пансионат «Кристалл») en loĝloko Betta, 40-kilometrojn sude de Gelenĝik. La bazejo situas tuj apud la marbordo, je kelkminuta piedira distanco de bonega plaĝo.

Datoj: 8-18 de aŭgusto 2011.

Kondiĉoj

La bazejo "Kristall" havas unu ĉefan loĝkonstruaĵon kun klimatizitaj ĉambroj kaj t.n. somerajn dometojn (sen klimatizo). Tendumado kaj suplanka loĝado estas mendeblaj en proksima kampadejo (je 800 m for).

La kostoj:

  • 450 rub/tage por unu loko en someraj dometoj, 3-4 litaj ĉambroj (aldona lito en la ĉambro – 400 rub/tage) *.
  • 1200 rub/tage por unu loko en klimatizitaj ĉambroj, 2-4 litaj ĉambroj (aldona lito – 800 rub/tage) *
  • 150 rub/tage por unu tendumanto en la kampadejo.
  • Kaj, kompreneble, ĉe privatuloj en la loĝloko Betta oni povas memstare lui domojn, loĝejojn, ĉambrojn kaj litlokojn je plej variaj prezoj.

* La prezoj validas, se oni mendas loĝadon por ne malpli ol 3 tagoj. Por malpli longa tempo la bazejo postulas je 30% pli.

La manĝado kostas 450 rub/tage. Eblas ne mendi la manĝadon aŭ pagi por 1-2 manĝoj tage.

Entute, la prezoj estas eksterordinare favoraj – kompare kun la ordinara preznivelo por similaj kondiĉoj kaj en la sama periodo.

Atenton! Por rezervi la lokojn en la bazejo “Kristall” necesas sendi al la organizantoj antaŭpagon por UNU tago (loĝado) antaŭ la 25-a de junio 2011. Konkrete: 450 rub. por loĝado en someraj dometoj, 1200 rub. – por loĝado en klimatizitaj ĉambroj. La antaŭpago ne estas repagebla.

Aliĝkotizoj

Ĝis la 01.01.2011        350 rub.
Ĝis la 01.04.2011        450 rub.
Ĝis la 01.06.2011        550 rub.
Surloke:                     650 rub.

Rabatoj:
- membroj de REU - 50 rub.
- infanoj (aliĝintaj kun la gepatroj) – senpage.

Kontribuantoj al la programo, instruistoj de kursoj por komencantoj kaj progresantoj, ricevos aldonajn rabatojn laŭinterkonsente kun la organiza teamo.

Krompago:
-    aliĝantoj, kiuj tute ne posedas Esperanton (ne kalkulante infanojn) krompagas "instruadan kotizon" – 300 rub. La pago estos repagita kaze de regula kaj rezultodona partoprenado en lingvaj kursoj.

La aliĝkotizojn preferinde sendu anticipe - por helpi al la organizantoj. Atentu, ke pagado de la aliĝkotizo ne egalas al antaŭpagado por loĝado+manĝado kaj ne garantias ilin!

Organiza komitato de RET-2011 petas partoprenontojn prepari laŭeble artajn programerojn kaj prezentadojn de viaj E-kluboj, urboj. La proponoj pri la programo estas akceptataj.

Allogaĵoj

La tendaro okazos en turisme riĉega regiono. Krom partopreni en la tendara programo kaj naĝi en la maro la partoprenontoj povos:

  • viziti delfinejojn (en Gelenĝik kaj en Arĥipo-Osipovka, 40 km de Betta);
  • ekskursi al dolmenoj;
  • promeni per ĉevaloj en proksima montaro;
  • ktp ktp ktp.

En Gelenĝik estas granda akvoparko kaj tre popularaj kablaj vojoj al la alteco de 600 m. Aliaj vizitindaj urboj troviĝas: Novorossijsk - ĉ. 80 km norde, Anapa - ĉ. 150 km norde, Soĉi - 230 km sude (jam iom tro for).

Atingado

  1. Per aviadiloj ĝis Krasnodar aŭ Gelenĝik, poste per busoj.
  2. Trajne ĝis Krasnodar aŭ Novorossijsk, poste per busoj.

Se veturi tra Krasnodar, konsilindas elekti busojn, irantajn de la ĉefa busa stacio (situas tuj apud la fervoja stacidomo) al Betta aŭ veturantajn al Gelenĝik tra Pŝada, de kiu ĝis Betta preskaŭ ĉiuhore veturadas loka buseto (15-kilometra distanco).

En Novorossijk oni veturu de la fervoja stacio per trolebuso ĝis la busa stacio, tie estas multaj busoj ĝis Gelenĝik.

El Gelenĝik al Betta necesas veturi de la malnova busa stacio (ĝi troviĝas ĉe interkruciĝo de stratoj Lunaĉarskogo kaj Sadovaja) aŭ per taksio.

Organizantoj

Dum la prepara periodo la organiza teamo konsistas el:

  • Anatolij Ivasenko (Krasnodar) – kunordiganto de la organiza teamo, kasisto; Port. telefono, SMS: +79181704520, rete: krasnodaro@gmail.com (ne retpoŝtu, se bezonatas urĝa respondo, A. Ivasenko ne havas komputilon!)
  • Svetlana Smetanina (Moskvo) -  preparado de vizoj por eksterlandanoj, oficialaj kontaktoj kaj kontraktoj; Port. tel: +79266083244, rete: svsmetanina@yandex.ru
  • Vladimir Bespalov (Soĉi) – kunordiganto de kunlaboro flanke de lokaj esperantistoj; Rete: laro96@yandex.ru
  • Andrej Grigorjevskij (Ŝumerlja) – informado, reklamo. Rete: andreo@reu.ru

Aliĝu en reu.ru aŭ sendu kutiman aliĝilon (nomo, adreso, kontribuoj ks) al ret2011@reu.ru

La kotizojn per poŝtmandato sendu al: Ивасенко Анатолий Иванович, Краснодар, а.я. 5, 350000 (pri aliaj pagmanieroj interkonsentu kun Anatolij Ivasenko).

Nova! Konto ĉe Sberbank:

Получатель Ивасенко Анатолий Иванович
Расчетный счет получателя 42306810830000032121
Банк получателя Краснодарское отделение No. 8619/86190 г.Краснодар
Корреспондентский счет банка получателя 30101810100000000602
БИК банка получателя 040349602

КПП Краснодарского отделения 8619 - 230702001
ИНН Краснодарского отделения 8619 - 7707083893

Eksterlandanoj, kiuj bezonas vizojn, kontaktu pri la kotizopagado Svetlana Smetanina.

Aliĝintoj (69)



aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij