Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Aŭgusto
Ĉi-jare RET kaj OkSEJT pasos en la sama bazejo, sinsekve unu post la alia. Unue pasos RET, ĝi komenciĝos la 12-an de aŭgusto kaj finiĝos la 19-an matene. En la sama tago posttagmeze startos OkSEJT, kiu daŭros ĝis la 26-a de aŭgusto.
La bazejo situas apud Volĵskij (Volgograda regiono) ĉe rivero Aĥtuba. 50 km for de Volgograda urbocentro. 15 km for de urborando de Volĵskij. 20 minutoj de irado for de bushaltejo.
Variantoj atingi bazejon:
Veturado per 111 buseto kostas 20 rublojn. Buseto veturas proksimume du fojojn hore. De Volĵskij – komence de 7.00 ĝis 19.30, komence de Krasnyj Sad – de 7.00 ĝis 20.00.
Signifoj:→ blua sago - Itinero de la 111-a buseto. → verda sago - Via vojo por atingi la bazejon. ═ Asfaltita (betonita) vojo. - - - griza strieca linio - grunda vojo. Orientiloj:▀ Ruĝa domo ĉe haltejo. ▀ Senĉesa vendejo “Krasnyj” apud haltejo. ▀ Rimarkinda domo kun verda tegmento |
La ruĝaj numeroj sur la skemo indikas la lokojn, kie estis faritaj la sekvaj fotoj, prezentitaj en la fotogalerio pri atingado de la bazejo.
Oni loĝos en kvar- kaj kvinlitaj dometoj (ĉiu dometo havas fridujon). Oni ankaŭ rajtos loĝi en propraj tendoj. Entute estas ĉirkaũ 80 lokoj por la loĝado en la dometoj. Sed ni devas mendi ĝin anticipe. Pro tio prefere aliĝu pli frue. Funkcias duŝejo, sportplacetoj, kuirejo. Kontraũ aparta pago eblas uzi banejon, bilardon, tablan tenison ktp.
Aŭgusto estas bela sezono en Volgograda regiono - kutime jam finiĝas freneziga somera ardo (ĝis 40 gradoj en julio), abundas la plej bongustaj rusiaj akvomelonoj kaj ceteraj fruktoj/legomoj. Pluvoj tre maloftas, noktoj varmas - do, oni ne timu tendumadon, sed prefere ŝparu per ĝi.
La traktadoj pri tio daŭras, kaj ni esperas, ke la manĝado estos organizita. Kuirejo ekzistas, kaj nun ni serĉas kuiriston. Alikaze ni kune surloke serĉos oportunan manieron – la nutraĵaj vendejoj ne malproksimas.
La loĝado kostos
Antaŭvideble ĉ. 120 rub. tage.
Aliĝdato | |
Ĝis 30.06 | 200 |
Ĝis 31.07 | 300 |
Surloke | 400 |
Infanoj ĝis 10 jaroj partoprenas senpage. Se vi estas REU/REJM membro vi havas rabaton 50 r.
La aliĝdato estas kalkulata laŭ la dato, kiam estos sendita la antaŭpago – 100 rub al la adreso 400064, Volgograd, Riharda Zorge, 46-122, Kaŝirinu Alekseju Vladimiroviĉu. 400064, Волгоград, Рихарда Зорге, 46-122 Каширину Алексею Владимировичу.
Aliĝilojn sendu: Paperpoŝte al: 400040, Волгоград, пр. Металлургов, 76-137. Краснокутскому Анатолию Викторовичу Aŭ retpoŝte al: tolikkk@interdacom.ru
La temo de RET estos “Kluba agado”. Oni praktikos pri kluboj kaj serioze kaj lude. La partoprenantoj kreos proprajn provizorajn E-klubojn kaj aktivos en tiuj. Kadre de RET okazos raport-reelekta konferenco de REU – tial parto de tiuj scioj tuj povos esti uzita praktike. Ekzemple por la elektoj de la nova estraro kaj formado de la labordirektoj por la nova agada jaro.
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Supren