Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Oktobro
Programo de la 27-a Rusia Esperantista Kongreso.
La 20-a de oktobro, ĵaŭdo
Dumtage: Alveno, enloĝigo, registrado de partoprenantoj.
15:00 – Vizito al muzeoj: Ĉuvaŝa nacia kaj Biera.
La 21-a de oktobro, vendredo
11:00 - 12:00 Prezento de la eldonejo "Impeto" kaj ĝiaj librojLa 22-a de oktobro, sabato
9:30 - 12:30 REU-konferenco
13:00 - 14:00 Tagmanĝo
14:00 - 18:30 Inaŭguro de la Lingva festivalo, lingvoprezentoj (detala programo de la
lingvoprezentoj haveblos surloke)
19:00 - 21:00 Koncerto de Maria Koĉetkova
Fino de la kongreso
NB! Kelkaj programeroj povas ŝanĝiĝi. Fina varianto de la programo haveblos dum la akceptado en la kongreso.
Loĝado
Baza loĝloko estos la komunloĝejo de la konstruista supera lernejo (общежитие строительного техникума). La stratadreso estas: ul.Ŝevĉenko, 31. La komunloĝejo situas en centro de la urbo.
Kiel
atingi: haltejo
"Detskij mir" aŭ "Centralnyj rynok" ("Детский мир", "Центральный рынок"). De fervoja stacidomo tien
iras pluraj trolebusoj kaj mini-busoj.
Du supraj
haltejoj (ruĝaj-bluaj punktoj) estas "Detskij mir", du malsupraj –
"Centralnyj rynok". La maldekstra domo №31 estas la komunloĝejo. La
20-an de oktobro tie deĵoros reprezentanto de la organizantoj almenaŭ ekde
10:00 ĝis 12:00. Se vi venos en alia tempo, bonvolu informi la organizantojn
pri preciza tempo de via alveno.
Loĝkondiĉoj: 3-litaj ĉambroj kaj 6-litaj ĉambroj. Ambaŭ variantoj estas sufiĉe komfortaj.
Kiom pagi por loĝado: 600 rubloj por 3-lita ĉambro, 400 rubloj por 6-lita ĉambro. Ĉiuj prezoj estas por 1 homo por 1 nokto!
Manĝado
Ĉiuj pagos siajn manĝojn mem. Estas pluraj nemultekostaj kafeterioj apud domo, kie okazos tagaj programeroj vendrede, sabate kaj dimanĉe. Vendrede kaj sabate oni veturigos partoprenantojn por vesperaj koncertoj al kafeterio, kie oni povos komforte, bonguste kaj nemultekoste vespermanĝi.
Ekskursoj
Vizito al la nacia muzeo kostas 100 rublojn, por pensiuloj rabatita prezo – 50 rub.
Vizito al la muzeo de biero estas senpaga.
Busa ekskurso kostas 300 rublojn por 1 persono. Ĝi okazos se kolektiĝos minimume 10 partoprenantoj. Por la ekskurso oni pagos monon en la unua tago (dum la registrado). Se la ekskurso ne okazos, la mono estos redonita dum la kongreso.
Partoprenkotizoj
Tiuj, kiuj ne sendis sian kotizon pli frue, pagos ĝin surloke:
loĝantoj de Ĉeboksary – 300 rubl.,
loĝantoj de Rusio kaj landoj de KSŜ – 500 rubl.,
aliaj landoj – 30 eŭroj.
Rabato por infanoj kaj adoleskantoj (je 20.10.2011 malpli ol 18 jaroj): 50% de kotizo
Krompago por nemembroj de REU (en ajna kategorio) kaj/aŭ JEAĈR: 200 rubl.
La kotizo
rajtigas partoprenon en ĉiuj programeroj de REK sen krompago por Lingva
Festivalo.
Kontaktoj
Pri la
ĝenerala programo, REU-konferenco: Grigorij Arosev, arosev@gmail.com,
poŝtelefonoj
+7-903-1581999 – antaŭ la 20-a de oktobro
+7-905-3400666 – dumkongrese.
Surloka enloĝigo, kotizoj: Marina Ivanova, poŝtelefono +7-902-6621408. Bonvolu ne telefoni al Marina antaŭ la 20-a de oktobro!
Aliĝintoj (41)
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Supren