Esperanto      По-русски StartoKalendaro
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Kalendaro

aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

2020

Junio




IKBE-86
Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
2020-06-27/07-04

86-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj

Unua komuniko

  1. Dato kaj loko:
    La IKBE-86 okazos de la 27-a de junio ĝis la 4-a de julio 2020 en Moskvo, la ĉefurbo de Rusio.

  2. Ni loĝos, manĝos kaj konferencos samloke,
    en la 6-etaĝa konstruaĵo, kies lastaj du etaĝoj estas la hotelaj ĉambroj, apartenantaj al la instituto «REAKOMP»; lifto estas.

    Ni rezervis 37 ĉambrojn por 71 personoj (7 trilitaj, 15 dulitaj, 10 unulitaj, 3 duonluksoj kaj du luksoj). Ĉiuj ĉambroj estas komfortaj, kun duŝo, necesejo, fridujo kaj elektra teujo; vi-fio funkcias en la tuta konstruaĵo. La luksoj kaj duonluksoj estas pli vastaj, pli komfortaj ĉambroj, destinitaj por du personoj, sed la lito estas duloka, do konvena por paro aŭ por iu korpulenta homo. Luksa ĉambro konsistas el du ejoj plus divano.

    Pri la dezirataj ĉambroj, kompreneble, oni konsideros plej unuajn mendojn.

    Manĝejo estas por 80 personoj kaj konferencejo por 100 personoj. Sur la unua etaĝo de la konstruaĵo troviĝas la ŝtata ŝparbanko, sur la dua — la respublika biblioteko por blinduloj. Proksimas la metroo «Prospekt Mira», la fama VDNH (Ekspozicio de la ekonomia mastrumado), kelkaj teatroj, belega moskeo, ankaŭ porblindula mezlernejo kaj «Logos», kiu okupiĝas pri brajlopresado, reliefaĵoj kaj sonlibroj. «Reakomp» preparas funkciulojn por la rusiaj blindulorganizaĵoj kaj entreprenoj.

    Adreso de la kongresejo:
    per. Protopopovskij 9, RU-129010 Moskvo.
    Ligilo al la mapo: https://yandex.ru/maps/-/CKEuJ-IF.

  3. Kiel la kongresan temon ni proponas:
    «Esperanto kaj muziko unuigas nin».

  4. Partoprenkotizo dependas de la ĉambrospeco kaj landkategorio. Jen estas la unupersonaj kotizoj por B-landoj:
    - 250 eŭroj en trilita ĉambro;
    - 280 eŭroj en dulita ĉambro;
    - 310 eŭroj en duonlukso;
    - 380 eŭroj en lukso;
    - 400 eŭroj en unulita ĉambro;
    - infanoj ĝis 14 jaroj, se ili ne profitos apartan liton, pagas 130 eŭrojn.

    Ni rememorigas, ke B-landojn konsistigas iamaj socialismaj landoj de Eŭropo, ĉiuj landoj de Afriko, Latina Ameriko kaj Azio (escepte Israelon, Japanion kaj Korean Respublikon). Ĉiuj aliaj landoj apartenas al kategorio A, kaj A-landanoj al la indikitaj kotizaj prezoj bonvolu aldoni 30 eŭrojn.

    La kotizo inkluzivas loĝadon kaj trifojan manĝadon dum sep tagoj, tuttagan ekskurson kaj ceterajn kongreselspeszojn. Ankoraŭ du ekskursojn ni proponas por aldona pago.

  5. La kotizon bonvolu pagi al:

    SWIFT-kodo: SABRRUMMSP1
    Titolo de la banko: STAVROPOLSKOYE OTDELENIYE N5230 PAO SBERBANK
    Adreso de la banko-filio: g. Pyatigorsk, ul. Oktyabrskya, 8
    Konto de la ricevanto: 40817978260106290019
    Ricevanto de la pago: Ryabov Pavel Vasilevich
    En la kampon «Mesaĝo por ricevanto» bonvolu nepre skribi «LIBE-kongreso 2020».

    Limdato por aliĝoj kaj pagoj de la kotizo estas la 1-a de aprilo 2020.

    Se iuj cirkonstancoj malebligos vian partoprenon en la IKBE, kaj vi avertos la organizantojn antaŭ la 1-a de junio 2020, oni redonos vian monon (kompreneble, sen la bankelspezoj).

  6. Aliĝilo

    1. antaŭnomo kaj familia nomo;
    2. vidhandikapito/akompananto/blindulamiko;
    3. naskiĝdato;
    4. poŝta adreso;
    5. telefonnumero, retadreso kaj skajpo;
    6. mi pagis per banko ... eŭrojn;
    7. mi bezonas ... ĉambron (mia samĉambran(in)o: ...)
    8. Mi estas vegetarano: jes/ne;
    9. A. mi partoprenos tuttagan ekskurson: jes/ne;
      B. mi partoprenos busan ekskurson tra Moskvo (20 eŭrojn por persono, alpago surloke): jes/ne;
      C. mi partoprenos perpiedan ekskurson al Kremlo (15 eŭrojn, alpago surloke): jes/ne.
    10. Mi jene kontribuos en la programon de la IKBE: ...
    11. Mi planas alveni (indiku veturmanierojn, alven/forirtempojn, kunvojaĝantojn, laŭ via momenta scio).

    Se vi ĝustatempe informos, ni renkontos vin ĉe la alveno kaj poste ankaŭ akompanos ĉe la forvojaĝo.

  7. La preparan laboron gvidas REAN (Rusia Esperanto-Asocio de Nevidantoj) kunlabore kun LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj) kaj REU (Rusia Esperantista Unio) en jena konsisto:
    Pavel Rjabov (REAN), Anatolij Masenko (REAN), Vjaĉeslav Suslov (estrarano de LIBE), Svetlana Smetanina (vicprezidanto de REU).

    Se vi bezonas la oficialan invitleteron por akiri la rusian enirvizon, bonvolu sendi kopion de via vojaĝpasporto kaj la ĝustan loĝadreson al: svsmetanina@yandex.ru.

    Aparte bonvolu mencii, se vi volas alveni pli frue aŭ resti kelkajn tagojn post la kongreso.

    Viajn eventualajn demandojn kaj proponojn bonvolu direkti al Anatolij Masenko:
    Gerojev-Medikov 15 — 1, RU—357739 Kislovodsk, Rusio;
    tel.: +7 879 377 5886,
    retpoŝto: masenkoai@mail.ru.

 

Fonto de la teksto: Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj http://www.libe.slikom.info/.


Novaĵoj (1)



aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij