Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Aŭgusto
Karaj gesamideanoj!
Novoĉerkasska E-klubo “Novoĉ-EK!” invitas vin al DELoj – Donaj Esperantaj Ludoj!
Celoj:
- Konatigi geesperantistojn kun interesaĵoj de Dona regiono;
- Allogi en Esperantujon novulojn kaj interesiĝantojn pri Esperanto;
- Esplori novan teritorion por eventualaj estontaj E-aranĝoj de diversaj niveloj;
- Praktiki la lingvon helpe de interagaj programeroj;
- Riveli kaj realigi (kaŝitaj) kreemaj talentoj de partoprenontoj;
Dato
25-28-an de aŭgusto 2017. Eblas daŭrigi sian restadon antaŭ- kaj post la aranĝo laŭ la interkonsento kun organizantoj.
Loko
La aranĝo okazos en la ekzotika loko de Rostova regiono - Etna-argeologia turista naturparko “La Kaŝita Mondo” (“Zaterjannij Mir” – «Затерянный Мир»), apud ĥutor Puĥljakovskij (хутор Пухляковский) sur la bordo de granda rivero Don.
Kotizoj
La aliĝkotizo(neredoneblas): ĝis 25.06.2017 - 500 rbl, poste kaj surloke 600rbl; la antaŭpago (redoneblas, se vi ne venos): 500 rbl. Sume: 1000 rbl . La kotizojn sendu al Svetlana Ageeva, sberbanka karto 639002529069275965, al la karto ligitas telefonnumeron +79518440965. Pri la sendita kotizo ( via familinomo, sumo) bv informi al ĉi tiu telefonnumero aŭ retpoŝte novoch-ek2010@mail.ru
Provizora programo
Teatraĵetoj, ludoj - teamaj, sportaj, intelektaj, tabloludoj, konkursoj, kuncerbumado, ĉefajraj kantoj. Dum la semajnfino la partoprenontojn atendos ne nur bunta Esperanta luda programo, kaj ankaŭ vojaĝo en paseon. Sur “La Pado de Historio” ni vizitos la setlejojn de ŝtonepoko kaj bronzepoko, la kabanojn, sanktejojn kaj metiejojn de prahomoj. Eblas eĉ akiri spertojn kaj scipovojn de antikvaj ĉasistoj, fiŝkaptistoj, nomadoj, en la antikva tumulo konatiĝi kun ritaj kaj kredaj sakramentoj de niaj prauloj.
Loĝado
Ĉiuj partoprenontoj loĝos en unu ŝtona dometo № 1 por 22 personoj. Tie estas 9 ĉambroj kun fridujoj kaj klimatiziloj. 2 necesejoj kaj 2 duŝejoj troviĝas en la dometo. Ene la dometo ankaŭ estas la kuirejo kun gasforno, sufiĉe vasta kamena halo kun lignaj tablo kaj benkoj.
Lito-tago en 2-lita ĉambro kostas 650 rub. (7 ĉambroj), lito-tago en 4-lita ĉambro kostas 600 rub. (2 ĉambroj).
Apude estas la dometo kun pli komfortaj kondiĉoj. Ankaŭ eblas loĝi en tendoj.
Manĝo
600 rub. por tagnokto – matenmanĝo, tagmanĝo, vespermanĝo. Tamen eblas elekti aliajn variatojn de manĝado.
Grupaj ekskursoj kaj manfaradoj (2-3h.) – 150-250rub. por unu persono.
Detala informo kaj fotoj pri “Zaterjannij mir”:
https://vk.com/club101054928 .
Grupo de la renkontiĝo en VKontakte https://vk.com/deloj
Bonvenon al Donlando!
Aliĝintoj (14)
aktuala kalendaro listo de pasintaj eventoj
Supren