Esperanto      По-русски StartoKalendaro
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Atentindaj paĝoj

Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU

Pagmanieroj

Statuto de REU

Ligiloj

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Kalendaro

aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

2025

Junio




Belegas nia kuno, geamikoj!-2

2025-06-12/15

🌟 Jekaterinburganoj invitas al la aranĝo 🌟

Karaj geamikoj,
mi volus informi kaj inviti vin al interurba renkontiĝo de esperantistoj, kiu estas planata en Jekaterinburgo la 13-an — 15-an de junio dum festaj ripoztagoj. Ĝia titolo estas «Belegas nia kuno, geamikoj» kaj ĝi estas dediĉita al Internacia Tago de geamikoj, festata la 9-an de junio. Simila junia Esperanto-renkontiĝo sukcese okazis en Jekaterinburgo jam kelkfoje, do la evento iĝas tradiciiĝanta (ĝenerale jekaterinburgaj esperantistoj ŝatas krei tradiciojn kaj subteni ilin :). Nian aranĝon partoprenas ne nur uralanoj, sed ĉiuj aliregionaj gastoj — esperantistoj, kiuj estas interesitaj kaj ŝatus veni. Ankaŭ ĉi-jare gastoj ne mankos.

Estas antaŭvidata riĉa kultura kaj kleriga Esperanto-programo kaj ekskursa programo tra Jekaterinburgo kun la eksterurbiĝo al historiinteresaj kaj allogaj lokoj en la ĉirkaŭaĵoj de la urbo. Sube vi povos vidi la anticipan programon de la renkontiĝo.

Por la venintoj jam la 12-n de junio — konatiĝo kun la urbo kun vizito de la muzeoj laŭ elekto de gastoj.

La 13-n de junio — tage — kelhora ekskurso de la Katedralo sur sango al Ganina jama, kie situas eksterurba monakejo, kreita omaĝe al la memoro de pereintaj anoj de la cara familio de Nikolao la dua; vespere — kuna vizito de la orgena koncerto en la urba filharmonio; neformala interkomunikiĝo kaj kafumado.

La 14-n de junio — la ĉefa tago de la tema programo el kelkaj partoj:
1. Pri amikoj kaj amikeco (konsistos el programeroj: omaĝe al forpasintaj amikoj; kion signifas amikeco por mi — mallongaj rakontoj, prezentaĵoj, versaĵoj, videoj).
2. La programparto, ligita kun la festata junie jubileo de A. S. Puŝkin: la prezentaĵo pri tio kiel la fama rusa klasikulo aprezis amikecon kaj amikojn en sia vivo; voĉlegado de versaĵoj de Puŝkin pri amikeco.
3. Programparto, dediĉita al la 85-jara jubileo de la elstara poeto Iosif Brodskij (pri Brodskij kaj esperantistoj; voĉlegado de verkoj de la poeto; kvizo).
4. Informado pri novaj esperantaj projektoj en Rusio.
5. 55 jaroj al Ĉelabinska klubo de esperantistoj (prezentaĵo pri historio de la kluba vivo, amika festeno).
6. Salutoj kaj bondeziroj de geamikoj el foro (virtuala parto de la programo).
7. Teamaj konkursoj kaj amuzaĵoj.
8. Komuna kantado.

La 15-an de junio estas planata tuttaga eksterurba ekskurso je kelkaj privataj aŭtoj. Pli detale pri ĝi eblos tralegi en sekvaj informoj.

Por aliurbaj gastoj estos rezervitaj loĝlokoj en la hostelo proksime al la kunvenejo, nur necesas jam nun komuniki kiom da tranoktoj vi bezonas al la organizantino (Raja Kudrjavceva: telefonumero — +7 922 298 20 21, vatcapo je numero +7 912 034 20 75).

Bonvenon al Jekaterinburgo!

La fonto de la anonco — la VK-grupo «Эсперанто в Екатеринбурге» https://vk.com/ekaterinburgo — serĉu novajn informojn pri la aranĝo tie kaj demandu al Raja Kudrjavceva.

2024

 

Belegas nia kuno, geamikoj!-1

2024-06-08/09

Karaj geamikoj,
jen venis majo — la lasta monato de printempo! Mi deziras al ĉiuj belajn fruktodonajn kaj memorindajn majajn tagojn, agrablajn festojn, bonegan printempan humoron kaj feliĉajn eventojn!

Kaj baldaŭ majo svingos al ni per branĉeto de siringo kaj venos la longeatendata de ni somero... Estas la propono komenci ĉi-someron de la interurba esperantista kunveno, kiu estu dediĉita al la Internacia tago de geamikoj kaj havu la titolon «Belegas nia kuno, geamikoj!»

La renkontiĝo estas planata en Jekaterinburgo por la tagoj la 8–9-a de junio, la ĉefa programo pasos en la Domo de uralaj popoloj la 8-an de junio kaj komenciĝos je la 15-a horo. La 9-an de junio (kaj por dezirantoj ankaŭ la 10-an) estas antaŭvidataj eksterurbiĝo al la Baĵovaj lokoj kaj ekskurso tra Jekaterinburgo. Por aliurbaj gastoj estos rezervitaj loĝlokoj (hostelo kaj apartamentoj) proksime al la kunvenejo, necesas nur jam nun sciigi kiom da tranoktoj en la urbo vi bezonos.

La programo de la kunveno konsistos el kelkaj partoj:
1) rememorante la forpasintajn uralajn kaj siberiajn esperantistojn-geamikojn;
2) kion vi ŝatus diri pri amikeco kaj geamikoj (opinioj de la partoprenantoj, allogaj rakontoj pri amikeco, versoj kaj tiel plu);
3) resumoj de la reta aktivaĵo en la Ural-Siberia dissendolisto omaĝe al la 225-a naskiĝdatreveno de la fama rusa poeto A. S. Puŝkin; komuna laŭtlegado je roloj de unu el fabeloj de la poeto;
4) programero, dediĉita al la centjara jubileo de B. Okudĵava; komuna kantado de liaj kantoj;
4) amuzaj interamikaj konkursoj, ŝercoj kaj koncertaj numeroj;
5) amika ĉetabla festeno.
Aliurbaj gastoj ankaŭ estas petataj pripensi siajn kontribuojn por la programo kaj pli frue anonci sin!

Kun ĉiuj aperantaj lige kun la renkontiĝo demandoj bonvolu kontakti Raja Kudrjavceva:
retadreso — komencanto.r66@yandex.ru;
poŝtelefono — + 7 922 298 2021

Amike,
Raja Kudrjavceva.



aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij