Esperanto      По-русски StartoKalendaro
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Kalendaro

aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

2018

Februaro

AMO-44
Aktivula Maturigo, temo «Modernigo kaj junigo de E-movado en Rusio»
2018-02-20/22

Invito al la seminario «Aktivula maturigo–44»

Estimataj samideanoj, karaj geamikoj!

La 20–22.02.2018 en la apudmoskva bazejo «Jerŝovo» okazos unika E-aranĝo: Seminario «Aktivula Maturigo – 44» (AMO–44). La aranĝon organizas Rusia Esperantista Unio kaj Moskva Esperanto-asocio MASI sub la aŭspicio de Universala Esperanto-asocio. La temo de AMO–44 estas tre grava kaj aktuala: «Junigo kaj modernigo de la esperanta movado en Rusio».

Dum kelkaj, espereble, ne tre malvarmaj vintraj tagoj en agrabla amika etoso ni kune pridiskutu la nunan staton de E-movado en Rusio kaj serĉadu la vojojn por vigligi kaj progresiĝi ĝin.

Nia kara gasto, vicprezidanto de UEA Stefan MagGill startigos la aranĝon. Li klarigos al ni, kio estas AMO-Seminarioj kaj gvidos FLAMon — unu el la gravaj programeroj, kiu helpos al ni sistemigi la Fortojn, Lamaĵojn, Avantaĝojn kaj Mankojn de Rusia Esperantujo. REU-estraranoj kaj rusiaj aktivuloj okazigos prelegojn, diskutrondojn, parolajn klubojn, debatojn, spertinterŝanĝojn, konsultojn. Novuloj kun sia freŝa organiza sperto helpos kompreni, kiel plani kaj organizi siajn projektojn surloke. Streĉa programo ne lasos vin sidi angule kaj enui. Vi revenos hejmen kun stoko da utilaj ideoj, projektoj, konsiloj kaj nova inspiro por agadi en via klubo, urbo, regiono.

Vesperaj programeroj konsistos el koncertoj, Konkurso de Gajaj kaj Spritaj, ludejo, libera babilado ĉe tea tablo.

Ni bonvenigas ĉiuaĝajn esperantistojn aktive partopreni AMOn–44. Venu prelegi, dividi vian sperton, priparoli viajn movadajn problemojn, venu por kune serĉi respondojn al malfacilaj demandoj, krei novajn ideojn kaj interesajn projektojn!

La Seminarion sekvos la tradicia lingvomergiĝo de MEA MASI «APERo–12», kiu daŭros ĝis la 25-a de februaro. Por la partopreno estas invitataj ankaŭ komencantaj kaj progresantaj esperantistoj! Ĉi-foje nia temo estas «Revolucioj» — kaj ĉiuj el vi estas invitataj al kontribuo per plej diversaj seriozaĵoj kaj distraĵoj.

La aranĝoj okazos sinsekve en la bazejo «Jerŝovo», Zvenigoroda regiono de Apudmoskvo.

Limdato por aliĝo estas la 10-a de februaro.

Aliĝkotizo por partopreni ambaŭ aranĝojn — 700 ₽,
por unu el la aranĝoj — 500 ₽.

Por membroj de REU aliĝkotizo por ambaŭ aranĝoj — 600 ₽; nur por AMo — 400 ₽; nur por APERo — 500 ₽.

Antaŭpago por manĝado kaj loĝado (redonebla ĉe neveno) — 1000 ₽.

La aliĝiloj estas en la paĝaro http://reu.ru/.

La kotizon kaj antaŭpagon bonvolu sendi al la kasisto de REU Aleksandr Lebedev. Ĉio cetera pagendas surloke al Aleksandr Basov. Ĉiu aliĝinto recevos la duan Informleteron kun konkretigaj klarigoj.

Bonvenon!


Organiza Komitato de AMO-44

Estraro de REU
MEA MASI

 

La prezoj por ĉiu aranĝo, en la dometo 5 (filialo), loĝado kaj manĝado

2-3-lita ĉambro (duŝejo kaj necesejo en la koridoro):

AMo: 1370 ₽ (20–21.02) + 1370 ₽ (21–22.02) + 1370 ₽ (22–23.02) + 380 ₽ (tagmanĝo la 23.02) = 4490 ₽.
APERo: 1370 ₽ (23–24.02) + 1370 ₽ (24–25.02) + 1370 ₽ (25–26.02) + 380 ₽ (tagmanĝo la 26.02) = 4490 ₽.

Suma prezo por la tuta periodo (5 noktoj), inkluzive la antaŭpagojn

1) Nur por AMo — 4490 ₽ + 500 ₽ (aliĝkotizo).
2) Nur por APERo — 4490 ₽ + 500 ₽ (aliĝkotizo).
3) AMo + APERo — 7230 ₽ + 700 ₽ (aliĝkotizo).

Aliĝkotizo (500 ₽ aŭ 700 ₽) kaj redonebla antaŭpago por loĝado 1000 ₽ estas sendendaj anticipe al la kasisto (kun la noto: Por AMo / Por APERo / Por AMo+APERo). Vidu la pagmanierojn ĉi tie.

Aliĝintoj (15)



aktuala kalendaro     listo de pasintaj eventoj

Supren

REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij