Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2010-09-28

Decidoj de la estrara kunveno de REU

Ĉi-sube estas listigitaj la plej gravaj decidoj, kiuj estis akceptitaj dum la kunveno de REU-estraro.

1. Akcepti kotizojn por la jaro 2011. Enkonduki novan kategorion de "membroj" (pri ambaŭ temoj legu en aparta artikolo).

2. Eldoni Jarlibron por 2010 kaj 2011. Strebata dato - marto-2011.

3. Lanĉi retan E-vendejon (rekoncepti Libroservon). Strebata dato - 01 de junio 2011

4. Lanĉi paperan kasan libron kaj samtempe plu subteni la elektronikan (kun statuso de "kopio").

5. Subteni la teamon de "Grandaj vortaroj de B.Kondratjev" per la sumo 1500 rubloj.

6. Serĉi kaj eventuale koopti novan estraranon por posteno de sekretario.

Krom tio estis multaj aliaj "preskaŭdecidoj" - planataj aferoj kaj/aŭ agoj, kiuj bezonas iom da aldona laboro antaŭ oficiala anonco. Do tio signifas, ke pliaj novaĵoj aperos jam baldaŭ!

REU: ni estas kune!

En la foto de maldekstre:
kasisto Miĥail Ĉertilov, ano de revizia komisiono Gennadij Basov, vicprezidanto Svetlana Smetanina, estrarano Yurij Karcev, prezidanto Grigorij Arosev



Publikigite de Grigorij Arosev



Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij