Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2010-07-29

Sekva REK - en Ĉeboksaro

Laŭ interkonsenta decido de Rusia E-unio (REU) kaj E-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko (EAĈR) sekva Rusia Esperantista kongreso (REK), havonta numeron 27, okazos en Ĉeboksaro. Provizoraj datoj estas 20-23 de oktobro 2011, sed estas ege malverŝajne, ke la datoj ŝanĝiĝos (povos okazi nur ke REK komenciĝos je unu tago pli frue).

La kongreso okazos samtempe kun fama aranĝo, kiun okazigas ĉeboksaraj esperantistoj – Lingva Festivalo (LF). Dank' al tio oni povos profiti ambaŭflanke – grandan parton de la kongresa programo okupos LF, kaj LF mem ricevos iom pli da partoprenantoj, ol kutime.

Sendube dum REK ankaŭ troviĝos loko por kutimaj programeroj – prelegoj, diskutoj, ekskursa programo kaj konferenco de REU. La koncerta parto estos unuigita kun tiu de LF.

Konsisto de organiza komitato ankoraŭ ne estis difinita, sed tien eniros ĉefaj funkciuloj de REU kaj EAĈR.

Sekvu la novaĵojn kaj estu kune kun REU!





Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij