Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2010-06-05

Decidoj de la 25-a Konferenco de REU

Decidoj de la 25-a Konferenco de REU

1. Taksi la laboron de la Estraro kontentiga.
2. Aprobi la Raporton de la Kontrol-revizia Komisiono.
3. Aboli la Provizoran Regularon pri la Konsilio de REU.
4. Elekti la Estraron de REU en la konsisto: Grigorij Arosev (Moskvo) – Prezidanto, Svetlana Smetanina (Moskvo) – Vicprezidanto, Vladimir Bespalov (Soĉi), Jurij Karcev (Uljanovsk), Rafija Kudrjavceva (Jekaterinburg), Darja Obrazcova (Sankt-Peterburgo) – membroj.
5. Elekti la Kontrol-revizian Komisionon de REU en la konsisto: Oleg Cyganov (Sankt-Peterburgo) – prezidanto, Gennadij Basov (Moskvo), Ludmila Novikova (Moskvo) – membroj.
6. Elekti Komisiitojn: pri dokumentado – Viktor Aroloviĉ (Moskvo), pri buĝeto – Roman Bolŝakov (Moskvo), pri retlistoj de REU – Georgij Kokolija (Moskvo), pri financoj – Valerij Sipoviĉ (Moskvo).
7. Elekti Nikolaj Gudskov (Moskvo) Komitatano A de UEA.
8. Rekomendi al UEA nomumi Svetlana Smetanina Ĉefdelegito de UEA en Rusio.
9. Komisii al la Estraro esplori proponojn, prezentitajn al la Konferenco.

Sankt-Peterburgo, la 30-an de majo 2010





Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij