Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2024
Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.
Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj
historio.ru - Historio de rusia E-movado
Multlingva Informa Reta Centro
Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj
2009-09-03
Karaj geamikoj!
La Konferenco de REU alvokis la tutan rusian esperantistaron vaste celebri la 150-jariĝon de Ludoviko Zamenehof kaj uzi la okazon por informi amaskomunikilojn. Proksimiĝas la tempo de tiu jubileo. Ni petas ĉiujn dezirantojn sendi siajn proponojn pri la celebrado. Kiamaniere ni povus montri nin al la ekstera mondo? Kiujn informkampanjojn eblas organizi okaze de la jubileo? Bonvolu sendi la proponojn al la reta diskutlisto reu-agado ĈE yahoogroups.com, aŭ al la Estraro de REU (estraro@reu.ru).