Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2009-06-07

TIĤVINAJ ESPERANTISTAJ METIEJOJ - jam baldaŭ!

Monaton antaŭ la eko kristaliĝis la aro de metiejoj, kiuj formos la programon de TEMoj:

- Lingva Metiejo enhavos kelkajn prelegojn, paroligajn kursojn, tradukistan seminarieton, kvizon pri E-literaturo...;

- Luda Metiejo restas dume "NoHow" de la gvidanto, Mikaelo Lineckij, kiu garantias, ke ĝi estos interesa kaj utila;

- Movada Metiejo prezentos ekspozicion de artikoloj "Pro et Contra", nature sekvantan ĝin diskuton pri argumentado por esperanto, alian diskuton "E. en komerco"...;

- Muzika Metiejo ĝojigos per kantoinstruado de kelkaj famaj espaj kantistoj, prelegserio pri klasika muziko, koncertoj de Andrej Obrezkov, Mikaelo Povorin, Evelina Sokolova, Sergej Straŝnenko...

- Sporta Metiejo garantias ĉiutagan matenan gimnastikon kaj same ĉiutagan sportan horon kun maratono, naĝado, pilkludoj k.a.;

- Vivo-Metiejo malkovros vicon da vivhistorioj - instruaj, amuzaj, primetidindaj;

- Vojaĝa Metiejo - nu, memkompreneble!

Kelkaj aliaj ekstermetiejaj "najloj" de la programo restu dume ne afiŝitaj, por ke la partoprenontoj havu iom da surprizoj. Dume en la listo estas 74 aliĝintoj.

Aliĝu ankaŭ vi, se ĝis nun vi ne faris tion! La aliĝilo kaj bezonataj informoj estas troveblaj ĉe http:// notlibro.info Venu, vidu, partoprenu!

Ni devas informi tamen, ke jam estas okupitaj ĉiuj luksaj apartamentoj kaj ĉiuj kvarlitaj ĉambroj. Restas lokoj en la seslitaj kaj en la "studentejo". Eblas veni ankaŭ kun propra tendo.

La Duan Informleteron ricevos nur la aiĝintoj.

Pli detale: notlibro.info





Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij