Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2009-05-16

REU-konferenco: foresta partopreno

Estimataj forrestantaj partoprenontoj de REU-konferenco!

Jen estas instrukcio, kiun vi devas sekvi por efektivigi vian partoprenon.

1. Anticipe kontrolu, ĉu vi havas eblecon eniri membran parton (butono "MEMBRA ENIRO").

2. Enirinte en la membran parton de la paĝaro elektu ligilon "Movadaj paghoj kaj voĉdoniloj". En aperinta listo de paĝoj vi trovos diversajn  ponferencajn dokumentojn, kiujn vi povas studi jam antaŭ komenco de la konferenco.

3. En la listo de paĝoj trovu ligilon al pagho "Bonvenon, la konferencanoj! (Konfernchala pagho)". Ghuste en tiu pagho aperados aktualaj informoj el la konferenca halo, protokolataj en reala tempo.

Renovigu konstante la ekranon por vidi aktualaĵojn.

4. La 16an de majo je la 10:00 (moskva tempo) komenciĝos registrado.

Ĝi daŭros ĝis la 11:00. Dum tiu ĉi horo vi devas sendi testan mesaĝon de via tujmesaĝilo al la konferenca adreso:

5. Uzante Skype vi povas telefonvoki al "reu-konferenco". Dum tio vi povos nur aŭskulti la halon. Se vi volas ion komuniki uzu nur tekstajn mesaĝojn.

Eventuale vi povos aŭdi la konferencon ankaŭ per RETA RADIO ĉe la adreso http://reu.ru/radio. Por tio vi devas havi programon Winamp, The KMplayer, VLC, Kantaris, xmms aŭ alian, kiu kapablas sonigi shoutcast-tipajn retajn elsendojn.

6. Repliku, eldiru vian opinion nur pri nun traktata demando de la programo. Dum anoncitaj pauzoj vi povas sendi mesaĝojn ankaŭ pri aliaj temoj. Viaj mesaĝoj ordinare estos transdonataj nur al gvidanto de la kunsido. Demandoj, adresitaj al konkretaj personoj, povas esti responditaj nur dum paŭzoj. Tamen ne atendu tujan respondon ĉar la servon prizorgos nur unu persono, kiu samtempe protokolos la konferencon.

7. Kiam estos anoncita voĉdonado, aperos ligilo al balotilo. Voĉdonu nur per ĝi. Daŭro de voĉdonado estas 3 minutoj, se ne estas alia informo pri tio. Ne voĉdonu per tujmesaĝiloj, tiuj voĉoj ne estos kalkulataj. Por anticipe ekzerci, supre de la pagho estas testa balotilo. Eniru kaj provu.

Organiza Komitato





Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij