Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2009-05-13

Reta REU-radio ekfunkciis

"REU-radio" teste funkcias ekde hodiaŭ ĝis la komenco de la konferenco.
Trovu ĝin ĉe la ligilo: http://reu.ru/radio

Nun estas disaŭdigataj koncertoj, registritaj de Nikolaj Terentjev
(Ĉeljabinsk) dum RET'07.

La sinsekvo (cirkla):

  1. Koncerto de Mikaelo Bronŝtejn
  2. Koncerto de Georgo Handzlik
  3. Koncerto de JoMo
  4. Koncerto de Paŭlo Moĵaev
  5. Kantoj de Sergej Straŝnenko


La kvalito ne estas tre bona, ĉar la registrado okazis dum koncertoj,
plejofte dedistance.

Por aŭdi vi povas uzi plurajn sonprogramojn, kapablajn akcepti shoutcast-tipajn emisiojn. Microsoft Media Player ne taŭgas, krom se oni instalas specialan aldonaĵon.

Ĉiam taŭgas Winamp (post la versio 2.5), VLC, xmms, Kantaris. Winamp vi povas elŝuti de http://winamp.com/player/

(Se via sonprogramo ne transprenos la ligilon el la adreso
http://reu.ru/radio, trovu en la menuo de la media programo eron "Malfermu
URL" aŭ "Malfermu retan adreson" ks kaj entajpu la ligilon reu.ru/radio. Tipo de konekto: HTTP).

Ekde sabato, kiam komenciĝos la konferenco, oni aŭskultu ĉe la sama adreso emisiadon de la konferencaj kunsidoj.





Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij