Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2009-04-06

Lingvaj festivaloj en Peterburgo kaj Uljanovsk

Sukcese okazis Lingvaj Festivaloj en Uljanovsk (jam la 7-a, la 28-an de marto) kaj en Peterburgo (la 3-a, la 5-an de aprilo). Sekvas raporto de Slavik Ivanov pri la peterburga festivalo. La raporto aperis en e-rus-info.

Do, la Tria Peterburga Lingva Festivalo okazis plensukcese. Eblas konstati, ke en la vico de la tri festivaloj ĝi estis la plej amasa, la plej bela kaj la plej sukcesa.

Grave kontribuis al ĝia sukceso aktiva partopreno de la gastiganta
institucio, la Neva Instituto de Lingvo kaj Kulturo -- http://niyak.spb.ru
Ili provizis al ni tion, kio ĉiam mankas por amasaj eventon en Peterburgo, -- la manojn. Dekduo da studentoj plentempe deĵoris en la ĉambroj kaj ĉe la registrejo.

En la festivalo okazis kvar prezentoj de Esperanto -- tri laŭ plano (de Anatolo Krasnokutskij kaj Vjaĉeslav Ivanov) kaj unu, laŭ la konsilo de Dennis Keefe, anstataŭ la neokazinta prezento (niakaze de la ĉina). Esperanto havis neordinare grandan atenton, multaj homoj mencias ĝin en enketiloj, petis detalajn informojn, retadresojn ktp. Kelkajn lernolibrojn de Esperanto ricevis lingvemuloj, gajnintaj en la lingva konkurado dum la solena fermo.

Nome de la Rusia Esperantista Unio ni prezentis dulingvan dankpaperon al la Institucio kaj la apartan persone al s-ino Arĥipova, kiu plej multe umis pri la preparo de la festivalo en la Instituto kaj eĉ elpensis novan formon de "angla gastĉambro" -- plentempe funkciinta "lingva teritorio" de la angla, kie, kontraste al tradiciaj lingvaj teritorioj, oni teumis, spektis filmojn ktp.

Impresojn de la partoprenintoj eblas legi ĉe http://festivalo.ru/2009/fino.html

Vjaĉeslav Ivanov,
Peterburgo

Pli detale: festivalo.ru/2009/





Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij