Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2008-05-21

Konkluda parto de la vizito de Osmo Buller

Marde la 20-an estis la konkluda tago de la rekona vizito de Osmo Buller al Rusio.

Matene li promenis en la Ruĝa Placo, okupita ĉi-foje per "futbala urbeto" kun pokalo de UEFA - kaj vicego por viziti ĝin, eĉ pli longa ol tiu por viziti la maŭzoleon de Lenin.

Pro la vicoj estis decidite iri nek tien, nek tien. Tamen tuj apud Ruĝa Placo rekompence ni renkontis "vivan Lenin" - la E-parolantan imitanton de Lenin - Anatolij Koklenkov. Anatolij rakontis pri sia laboro, kantis Internacion en Esperanto kaj fotiĝis apud la Ĝenerala Direktoro de UEA.

Poste okazis mallonga ekskurso al Parko de Venko.

Je la 14.30 Osmo Buller, prof. Ŝilo, prof. Komkov, Svetlana Smetanina (kiel reprezentanto de Moskva EK "Leo Tolstoj") kaj mi (kiel REU-reprezentanto) estis akceptitaj de moskvaj oficialuloj. Ĉeestis A. V. Petrov (vicurbestro), reprezentanto de la internacia fako de urbestrejo kaj vicestro de la Kleriga fako de la urbestrejo.

Post konatiĝo kaj enkondukaj vortoj Osmo Buller rakontis pri UEA, Universalaj Kongresoj kaj atendoj de UEA pri eventuala kongresado en Moskvo.

Responde A. Petrov ankoraŭfoje sonigis inviton nome de la urbestro Luĵkov, ke UEA venu kongresi en 2010 al Moskvo. Je ĉiuj antaŭpreparitaj demandoj li plenkonfide respondis, ke tio estas facile solvebla kaj ne estas problemo. Pri la preparado de la teknikaj kondiĉoj de la invito estis komisiite zorgi al la Fako pri klerigado.

La kunsido entute daŭris unu kaj duonan horon.

Vespere la urbestraro aranĝis vespermanĝon por Osmo Buller en restoracio "Villa Rosa" (str. Pjatnickaja). Flanke de la urbestraro ĉeestis vicprefekto de la Centra Arondismento G. Borjatinskaja kaj respondeca oficisto el la internacia fako K. Petrov. Flanke de esperantistoj ĉeestis la samaj, kiel dum la taga kunsido. La vespermanĝo pasis kiel oni diras en protokoloj "en varma kaj amikeca etoso". Iam fine la oficistoj jam tute senĝene rakontis pri la specifaĵoj de moskva burokrata maŝino kaj ĵuris ellerni Esperanton. Kaj lanĉi la instruadon de la lingvo en ĉiuj lernejoj de Moskvo.

La vizito finiĝas merkrede, la 21-an. Nenia speciala programo por tiu tago estas antaŭvidita. Nur akompanado al la flughaveno.





Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij