Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Atentindaj paĝoj

Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU – 2024

Pagmanieroj

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2008-05-19

Osmo Buller venis

La 17-an de majo, sabate vespere, al Moskvo venis la Ĝenerala Direktoro de UEA d-ro Osmo Buller. La vizito nomiĝas "rekonvojaĝo", kadre de kiu li inspektos konformecon de Rusio por okazigo de Universala Kongreso de Esperanto.

Osmo Buller havos renkontiĝon kun vicurbestro de Moskvo kaj kelkaj aliaj oficialuloj. Moskvanoj montros al li eventualajn kongresejojn, ekskursobjektojn, hotelojn.

En la programo estas ankaŭ prelego pri UEA por la studentoj de universitato "Justo" kaj partopreno en la kunveno de moskva E-klubo "Leo Tolstoj" (lunde, je 19h, en "Justo").

Speciale por la vizito al Moskvo venis ankaŭ mi, por akompani Osmo Buller en mia rolo de la prezidanto de REU.





Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij