Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2008-05-14

La dua informletero pri IET-1

Al IET jam aliĝis pli ol 120 personoj el 8 landoj (Rusio, Ukrainio, Belorusio, Kazaĥio, Germanio, Francio, Israelo, Norvegio).

Teamo

=====

La teamo ankoraŭ ne plene formiĝis kaj viaj sinproponoj estas bonvenaj! Kaj nun, kaj surloke. La ĝeneralan kunordigon de la programo surprenis Katja Arbekova (Novosibirsk). Pri la arta programo intencas zorgi Mikaelo Lineckij (Kievo). La mastrumajn aferojn plu tenos Jefim Zajdman kaj aliaj jaltanoj.

Loĝado

=========

La lokoj en ĉambroj estas garantiataj nur al tiuj, kiuj jam aliĝis kaj sendis kotizon. Ĝis la 20-a de majo ankoraŭ eblas aldonrezervi iom da lokoj, sed nur kondiĉe, ke la aliĝkotizo ESTOS TUJ pagita.

Rusianoj, sendu la kotizon al Mikaelo Ĉertilov (143006, Москва-Одинцово-6, а.я. 21, Чертилову Михаилу Константиновичу). Pri pliaj pagmanieroj demandu per mikaelo.cheCXEgmail.com, tel.: +7-9162019437 (poŝa) kaj samtempe informon pri la pago - kaj la klarigon pri la dezirata loĝkategorio al Jefim Zajdman (jefim_zCXEmail.ru, esperoCXEyalta.crimea.ua – prefere sendu tuj al ambaŭ).

Tiuj, kiuj ne kotizos ĝis tiam kaj aliĝos surloke, ricevos lokon en ĉambro nur kondiĉe, ke la bazejo disponos pri iuj liberaj lokoj. Tendumantoj ne havos tiujn limigojn, sed surlokaj aliĝintoj devos pagi pli altan loĝkoston.

Biletaĉetado

=============

En Rusio jam oni povas anticipe aĉeti trajnbiletojn por ekvojaĝi fine de junio. Preferindas akiri biletojn antaŭe, tamen se vi ne sukcesos tion fari nun – restas espero fari tion antaŭ 3 tagoj – kaj foje eĉ lastmomente.

Atingado

========

Se vi havas iujn demandojn kaj proponojn pri la programo ne hezitu kontakti Katerina Arbekova katkaCXEmail.ios.ru

Kaze de demandoj pri loĝigo kaj la bazejo bonvolu skribi al Jefim Zajdman (retadresoj en la teksto).

---------

Por aktualaj informoj pri IET bonvolu fojfoje viziti la retejon REU.RU.





Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij