Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Novaj kontribuoj

pdf Ĉielismo (Wang Tianyi). Esperanto-movado hodiaŭ en Ĉinio (Biblioteko, 2024-03-28)

Ligiloj

Esperantaj kanaloj kaj grupoj en Telegramo.

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2008-04-17

UK en Moskvo: la granda esploro

La Ĝenerala Direktoro de UEA Osmo Buller planas en la dua duono de majo viziti Moskvon. La celo de la vizito estas esplori la pretecon de la urbo por akcepti Universalan Kongreson de UEA. I.a. estas planata lia renkontiĝo kun vicurbestro de Moskvo pri turismo kaj kulturaj rilatoj.

Moskvo estas rigardata kiel rezerva varianto por UK-2010, la ĉefa kandidato por kiu estas Kubo. Tamen, konsiderante ne tre klaran politikan kaj ekonomian situacion de la insulo, UEA eble sentus sin pli komforta havante plian varianton.

Multo ankaŭ dependus de la financa subteno por la aranĝo, kiun pretus disponigi Moskva registaro. Ja sendube Moskvo estas tre multekosta urbo, ne nur vidpunkte de rusianoj. Sen tre malavara subteno (laŭvorte jam antaŭpromesita) UK en Moskvo estus preze malloga kaj sekve finance malgajna.





Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij