Esperanto      По-русски StartoNovaĵoj
Kara gasto, ĉu vi ŝatus ensalutiregistriĝi?
VK REU en VK

Atentindaj paĝoj

Regularo pri membreco kaj kotizoj en REU

Pagmanieroj

Ligiloj

Libroj en Esperanto, pri Esperanto, por esperantistoj, krokodiloj kaj aliuloj

Vortaroj de Boris Kondratjev

historio.ru - Historio de rusia E-movado

Ural-Siberia E-Movado

Koresponda Servo Universala

Kantaro-Vikio

Multlingva Informa Reta Centro

Retaj jarkolektoj (skanaĵoj) de la plej gravaj fruaj E-gazetoj

Novaĵoj



2007-10-20

Malĉeesta konferenco (scienca verkaro): verkoj ankaŭ en Esperanto

Uljanovska pedagogia universitato anoncis malĉeestan sciencan konferencon laŭ temo: "Aktualaj problemoj de klerigado en Rusio kaj eksterlande: lingvistika, metodika, pedagogia aspektoj". Fakte temas pri eldono de papera verkaro, kiujn oni bezonas por mencii en disertaĵoj ktp. Unu el 5 laboraj lingvoj estas Esperanto.

Temoj:

  1. Problemoj de teoria kaj aplika lingvistiko.
  2. Problemoj de teorio kaj metodiko de instruado de fremda lingvo.
  3. Problemoj de klerigado en Rusio kaj landoj de studata lingvo.

Laboraj lingvoj: la rusa, la angla, la germana, la franca, Esperanto.

Limdato: la 1-a de marto 2008.

Prezo: 100 rub. por paĝo (+ 50 rub. sendokosto).

Pliaj detaloj (ruslingve) troveblas en http://reu.ru/enhavo/konferenco_uljanovsk_2008.doc

Estas bona ebleco montri nin en scienca universitata medio. Eblas sendi ion en E-o, kaj ankaŭ ion en la rusa pri E-instruado, ekzemple.

Demandojn sendu al yuka @ yandex.ru.

Yurij Karcev

Pli detale: reu.ru/enhavo/konferenco_uljanovsk_20...





Plena listo de publikigitaj novaĵoj


REU.RU, 2010
Programita kaj aspektigita de Andrej Grigorjevskij